La Trezoro de l' Oraĵisto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Trezoro de l' Oraĵisto estas romano de la kroata klasika verkisto August Ŝenoa eldonita en la jaro 1872.

La historia romano priskribas Zagrebon en la 16-a jarcento, analizas rilatojn inter burĝoj kaj nobeloj, inter la enlandanoj kaj eksterlandanoj (germanoj, turkoj), surbaze de historiaj dokumentoj. Ĉefaj figuroj, imprese bildigitaj, estas la maljuna oraĵisto Petar Krupiĉ, lia bela filino Dora, intriganto Grga Ĉokolin kaj Stjepka kaj Pavlo Gregorijanec.

La romano estis tradukita en plurajn fremdajn lingvojn.

La esperanta versio aperis en 1911 en Zagrebo en traduko de Fran Kolar-Krom. La libro havis 290 paĝojn. Pri la kvalito de la traduko ekzistis diferencaj opinioj. En la reto la romano estas ricevebla en PDF-formato.

Eksteraj ligiloj [redakti]



Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

La Trezoro de l' Oraĵisto. De A. Ŝenoa, el la kroata trad. Kolar Krom, 1911, 290 p. „Belega bildo de la mezepoka kruela kaj persista interbatalado de l‘ Zagreba burĝaro kaj aristokrataro. La stilo tute ne estas malbona. La traduko enhavas strangaĵojn, kredeble naciismojn.“ (M. Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 72.). „Maro da eraroj.“ (P. J. Cameron, „The British E-ist“, apr. 1912.) Simile al P. J. C. recenzis ankaŭ aliaj.