Charmey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Tsintre)
Charmey
Blazono de Charmey
Blazono de Charmey
Blazono de Charmey
Charmey
Charmey
Charmey
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Komunumo(j) Val-de-Charmey
Koordinatoj  46° 37′ 8″ N 7° 9′ 53″ O / 46.61889 °N, 7.16472 °O / 46.61889; 7.16472 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 8″ N 7° 9′ 53″ O / 46.61889 °N, 7.16472 °O / 46.61889; 7.16472 (mapo)
Areo 78,46 km²
Alteco 887 m super marnivelo
Poŝtkodo 1637
Mapo de Charmey
Mapo de Charmey
Mapo de Charmey
vdr

Charmey (en la germana lingvo Galmis) estis ĝis fino de 2013 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Val-de-Charmey en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1852 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Charmey situas en la Friburgaj Antaŭalpoj. La iama komunumo konsistis el la vilaĝo Charmey kaj la vilaĝetoj Le Pra, Liderrey, Les Ciernes, Les Arses, Vounetz, kaj La Tsintre, kaj multnombraj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj. Sur la komunuma teritorio situas la montoj Dent de Folliéran (kun alteco de 2340 m s.m.), Dent de Brenleire (kun alteco de 2353 m s.m.), Vanil Noir (la plej alta punkto de la komunumo kun alteco de 2389 m s.m.), Dent de Savigny (kun alteco de 2252 m s.m.), Dent de Ruth (kun alteco de 2236 m s.m.) kaj Wandfluh (kun alteco de 2133 m s.m.). Ĉe la okcidenta komunumlimo troviĝas la baraĵlago Lago de Montsalvens kiun nutras la rojo de Jaun kaj la rivero Javro, kiu formas la nordan limon de la komunumo.[1]

Kun areo de 78,46 km² Charmey laŭ teritorio estis la plej granda komunumo de la kantono. Tiun rangon nun havas la nova komunumo Val-de-Charmey. De la iama komunuma teritorio 36,4% estas kovritaj de arbaro, 44,9% servas por agrikulturo kaj 2,1% por setlado.[2]

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Charmey limis en nordo al Cerniat, en nordnordoriento al Saanen (BE), en oriento al Jaun, en sudsudoriento al Rougemont (VD), en sudo al Château d'Oex (VD), en sudsudokcidento al Grandvillard, en sudokcidento al Bas-Intyamon, en okcidentsudokcidento al Grejerco, en okcidento al Broc, en okcidentnordokcidento al Châtel ĉe Montsalvens, kaj en nordokcidento al Crésuz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la iama komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 8 kilometrojn nordokcidente apud Bulle. Per du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Charmey datiĝas el la jaro 1211 kiel Chalmeis. Ĝis 1760 la komunumo nomiĝis france Feiguières. Dum mezepoko ĝi apartenis al la Senjorujo Corbières. En la jaro 1249 per divido de la Senjorujo Corbière Charmey fariĝis aparta duonsenjorujo, kies senjoroj vivis en la burgo Sur la Roche. En la jaro 1454 Charmey fariĝis havaĵo de la Grafoj de Grejerco kaj kun ties bankroto en la jaro 1555 de la urbo Friburgo, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Corbières. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Charmey estis atribuita al la distrikto Grejerco.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iama komunumoj Charmey kaj Cerniat estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Charmey.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]