La Urbo kaj la Steloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The City and the Stars
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arthur C. Clarke
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato junio 1956
Eldoninto Frederick Muller
Ĝenro sciencfikcio • sciencfikcio pri mortanta Tero
vdr

La Urbo kaj la Steloj (angle The City and The Stars) estas sciencfikcia romano de Arthur C. Clarke. Ĝi estas tuta reverko de lia pli frua romano, Against the Fall of Night ("Kontraŭ la Nokto-falo"). Ĝi eldoniĝis en Startling Stories en 1948 (post kiam John W. Campbell Jr. ĝin malakceptis, laŭ klarigo de Clarke mem). Post kelkaj jaroj li vaste reviziis la libron kaj ĝin retitolis. Celo de la nova versio estis montri kion li lernis pri verkado. La plej gravaj malsamoj troviĝas en la unuopaj scenoj kaj en la detaloj pri la kontrastaj civilizoj, Diaspar kaj Lys. Je ĉies surprizo, la unua versio restis sufiĉe populara por resti eldonata post la eldono de la dua versio. En la enkonduloj li rakontis anekdoton pri psikiatro kaj paciento kiuj konfesis ke ili diskutis ĝin, tamene sen konstati ke unu legis iun libron kaj unu la alian. Plej laste ĝi aperis kune kun sekvant-rakonto far Gregory Benford nomata Beyond the Fall of Night ("Post la Nokto-falo"). Tamen, la sekva premiso validas por ambaŭ libroj de Clarke.

Premiso[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Situo[redakti | redakti fonton]

The City and the Stars okazas miliardojn da jaroj en la estonteco, en la urbo Diaspar. La Tero tiom maljunas ke la oceanoj jam forsekiĝis kaj la homaro preskaŭ ne plu ĉe-estas. Ĝis kiom scias la loĝantoj de Diaspar, ili loĝas en la unusola ankoraŭ ekzistanta urbo. La urbo Diaspar estas tute enŝeligita. Neniu envenis nek eliris tiun kupolizitan urbon tiom longe ĝis kiom ili povas memori, kaj ĉiuj en Diaspar instinkte havas agorafobion. La historio pri tiu fobio rakontas pri raso de senkompataj invadintoj kiuj forpelis la homaron for de la steloj reen al la Tero, kaj tiam interkonsentis ke la homaro permesiĝos vivi kondiĉe ke ili neniam foriros de la planedo.

En Diaspar, la tutan urbon regas centra komputilo. Ne nur riparas la urbon maŝinoj, sed ankaŭ kreas la homajn vivojn maŝinoj. La komputilo faras korpojn en kiuj la homoj vivu, kaj konservas iliajn mensojn en siaj datumstoriloj kiam ili mortas. Je ĉiu opa tempo, nur malgranda kvanto da tiuj homoj aktuale vivas en Diaspar; la aliaj dormas en la komputilaj datumstoriloj. Poste ili ĉiuj memoras la antaŭan vivon kiam ili vekiĝas en nova korpo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefrolulo estas junulo kiu malsamas de la aliaj en tio ke mankas al li memoro de antaŭaj viv-periodoj. Li ne sentas la ĉiesan timon pri la eksterejo, sed anstataŭe deziras forveturi.

Temoj[redakti | redakti fonton]

La Urbo kaj la Steloj, kune kun La Granda Sekreto de René Barjavel, estas unu el la sciencfikciaj romanoj kiuj pritraktas senmortecon laŭ plej filozofia perspektivo.