La Vendetta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Vendetta
La Vendetta
La Vendetta
Aŭtoro Honoré de Balzac
Eldonjaro 1911
Urbo Parizo
Eldoninto Presa Esperantista Societo
Paĝoj IV + 120 + 1 foto
vdr

La Vendetta [1] estas novelo verkita de Honoré de Balzac, el la franca tradukita de Marcel Merckens. La 120-paĝa libro aperis en Parizo ĉe Presa Esperantista Societo en la jaro 1911. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Modelo de bela literaturo, danke al tre laŭdinda traduko. 
— 1911, Lingvo Internacia, paĝo 394
Citaĵo
 Kiel en la franca lingvo, tiel en Esperanto la fama rakonto de Balzac estas modelo de bela literaturo, danke al tre laŭdinda traduko de Merckens kiu mortis en 1911. Lia stilo sobra, preciza kaj samtempe simpla kaj ĉarma estas vere modela. 
— 1911(1964), Historio de Esperanto I, paĝo 331

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numer 4032 paĝo 361.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]