La Vintra Fabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akto II, sceno 3: Antigono ĵuras lojalecon al Leonto, klopode savi la vivon de la juna fratino de Leonto. El pentraĵo de John Opie laŭmende de la Boydell Shakespeare Gallery por presado kaj montrado.

The Winter's Tale (en Esperanto La Vintra Fabelo) estas teatraĵo de William Shakespeare, unue publikita en 1623. Kvankam ĝi estis listita kiel komedio kiam unuafoje aperis, kelkaj modernaj eldonistoj reklasigis ĝin kiel amhistorio. Kelkaj kritikistoj, inter ili W. W. Lawrence (Lawrence, 9-13), konsideras ke ĝi estas unu el la "problemverkoj", ĉar la unua tri aktoj estas plenaj je intensa psikologia dramo, dum la lastaj du aktoj estas komediaj kaj havas feliĉan finon.

Tamen la verko iĝis populara kaj ĝuis produktojn laŭ variaj formoj kaj adaptoj fare de diversaj teatristoj komence de David Garrick en ties adapto nomita Florizel and Perdita (premierita en 1754 kaj publikata en 1756), kaj denove en la 19a jarcento, kiam la tria "pastoral" akto iĝis ege populara. En la dua duono de la 20a jarcento The Winter's Tale estis ofte ludata foje sukcese kaj foje malsukcese.

La verko uzas inter aliaj rolulon ege kuriozan ĉar temas pri urso. Oni ne scias ĉu Shakespeare uzis realan urson aŭ aktoron maskitan. La Royal Shakespeare Company uzis grandan silkotolaĵon simbole kaj urson kaj ventegon en kiu Antigono veturas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoliko (1836) de Charles Robert Leslie

La ĉefa temo de Winter's Tale devenas el la amhistorio de Robert Greene nome Pandosto, publikita en 1590. Shakespeare faras ŝanĝoj por fari pli tragedian la historion kaj por fari deksesan vakuon inter la tria kaj kvara aktoj.

Estis malgrandaj ŝanĝoj en nomoj, lokoj kaj malgrandaj historidetaloj, sed la plej grandaj ŝanĝoj rilatas al la survivado de Hermiono kaj la memmortigo de Leonto (Pandosto) fine de la verko. La rolulo ekvivalento al Hermiono en Pandosto mortiĝas post la akuzo de adulteco, dum la ekvivalento de Leonto rigardas siajn farojn (inklude sangadulto kun sia filino) kaj memmrtigas. La survivado de Hermiono kreas distingan teman diverĝon el Pandosto. Robert Greene sekvas la kutiman intencon de la helenistika amhistorio kie la reveno de perdita princo aŭ princino refaras ordon kaj havigas sencon de fermiteco kiu similas al la Providenco. Shakespeare kontraste faras ke la ordon refaras la maljunuloj de la generacio de la unuigo de Leonto kaj Hermiono. Leonto ne nur vivas, sed ŝajnas insisti sur la feliĉa fino de la verko.


Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Leonto - La Reĝo de Sicilio, kaj deinfana amiko de la Reĝo de Bohemio Polikseno. Li ĵaluzas ke Polikseno havis aferon kun ties edzino, Hermiono; tiu ĵaluzo detruigas lian familion.
  • Hermiono - La virta kaj bela Reĝino de Sicilio. False akuzata pri malfideleco fare de ŝia edzo, Leonto, ŝi ŝajne mortas pro doloro post esti defendita de la Orakolo de Delfo, sed revivigita je la verkofino.
  • Perdita - La filino de Leonto kaj Hermiono. Ĉar ŝia patro kredas ke ŝi estas neleĝa, ŝi estas abandonita ĉe la marbordo de Bohemio, kaj alportita pastisto. Senscia pri sia reĝa deveno, ŝi enamiĝas de la bohemia princo Florizel.
  • Polikseno - La Reĝo de Bohemio, kaj knaba amiko de Leonto. Li estis false akuzata pri amafero kun la edzino de Leonto kaj fuĝas el Sicilio kun sia edzino. Poste li vidas en somno sian ununuran filon enamiĝinta de filino de paŝtisto, kiu estas fakte la sicilia princino.
  • Florizel - Ununura filo kaj heredonto de Polikseno; enamiĝas de Perdita, senscie de ŝia reĝa stirpo, kaj defias sian patron per fuĝo kun ŝi.
  • Kamilo - Honesta sicilia nobelulo, malakceptas obeo la ordonojn de Leonto de venenigi Poliksenon, kaj decidas anstataŭe iri el Sicilio kaj eniri al la servo de la Reĝo de Bohemio.
  • Paŭlina - Nobelulino de Sicilio, fiera je sia defendo de la virto de Hermiono, kaj rigora en sia kondamno de Leonto post la morto de Hermiono. Ŝi estas ankaŭ agento de la (ŝajna) resurekto de la mortinta reĝino.
  • Aŭtoliko - Trompema kolportisto kiu ŝtelas la monujon de la klaŭno, sed fine helpas la fuĝon de Perdita kaj Florizel.
  • Paŝtisto - Trafas na Perdita kiam ŝi estas infana kaj zorgas ŝin kiel sian propran filinon.
  • Antigono - Edzo de Paŭlina kaj ankaŭ lojala defendanto de Hermiono. Li devas abandoni la infanan Perdita ĉe la bohemian marbordo.
  • Klaŭno - La filo de la paŝtisto, kaj adoptita frato de Perdita.
  • Mamiljo - Juna princo de Sicilio, filo de Leonto kaj de Hermiono. Li mortas eble pro doloro, ĉr lia patro enkarcerigis lian patrinon.
  • Kleomeno - Senjoro de Sicilio, sendita al Delfo demandi la Orakolon pri la kulpo de Hermiono.
  • Diono - Sicilia senjoro, kiu akompanas Kleomenon al Delfo.
  • Emilia - Unu de la damoj de Hermiono.
  • Arĥidamo - Senjoro de Bohemio.

Resumo[redakti | redakti fonton]

John Fawcett kiel Aŭtoliko en "The Winter's Tale" (1828) de Thomas Charles Wageman

Leonto, Reĝo de Sicilio kaj Polikseno, Reĝo de Bohemio estas amiko de junaĝo. Polikseno vizitas Sicilion, kaj ĝuas la renkonton kun la malnova amiko. Tamen, post naŭ monatoj, Polikseno sopiras revenon kaj vidi sian propran filon. Leonto klopodas, ke Polikseno restu plu, sed sensukcese. Leonto tiam decidas sendi sian edzinon, Reĝinon Hermionon, klopodi konvinki Poliksenon. Hermiono konsentas kaj konvinkas tiun sukcese. Leonto miras, ke Hermiono facile konvinkis Poliksenon kaj ĵaluze freneziĝas ke la graveda edzino estis havinta amaferon kun Polikseno kaj sekve la filo estas bastardo. Leonto ordonas Kamilon, sicilian senjoron, venenigi Poliksenon.

Kiam Kamilo anstataŭe avertas Poliksenon kaj ambaŭ foriras al Bohemio, Leonto arestas Hermionon pro adulto kaj konspiro. Paŭlina, korteganino kaj arda amikino de Hermiono, klopodas viziti Hermionon sensukcese, sed almenaŭ servistino avertas ŝin ke Hermiono trofrue naskis filinon en prizonon. Paŭlina klopodante konvinkon alportas la bebon al Leonto, kiu koleras, kaj kredas ke Antigono, sicilia kortegano kaj edzo de Paŭlina, konspiris kun Paŭlina. Leonto decidas mortigi la supozitan bastardon de Polikseno kaj Hermiono kaj ordonas Antigonon abandoni la bebon.

Dum juĝado, Hermiono ne sukcesas kortuŝi Leonton. Informo el la Delfa Orakolo senkulpigas ŝin, sed Leonto defias la orakolon. Sed li tuj ekscias, ke lia juna filo, Mamiljo, dolormortis, kion antaŭvidis la Oraklo. Hermiono svenas kaj oni diras, ke ŝi mortis. Leonto bedaŭras sian misjuĝadon kaj promesas plori por sia mortintaj edzino kaj filo por la tuta vivo.

Antigono, nescia pri la ŝanĝo ĉe Leonto, plenumas ties iamajn ordonojn abandoni la ĵus naskitan filinon de Hermiono ĉe la marbordo de Bohemio. Antigono pro reva vidaĵo nomigis la infaninon "Perdita" (latina vorto samsignife esperante). Li volas zorgi pri ŝi, sed Antigono estas tiam subite atakata kaj manĝata de urso. Feliĉe Perdita estas savita de paŝtisto kaj ties filo konata kiel "Klaŭno." Kun la infano venas multe da mono kaj nun la paŝtisto estas riĉa.


Referencoj[redakti | redakti fonton]


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Brooke, C. F. Tucker. 1908. The Shakespeare Apocrypha, Oxford, Clarendon press, 1908; pp. 103-26.
  • Gurr, Andrew. 1983. "The Bear, the Statue, and Hysteria in The Winter's Tale", Shakespeare Quarterly 34 (1983), p. 422.
  • Halliday, F. E. 1964. A Shakespeare Companion 1564-1964, Baltimore, Penguin, 1964; p. 532.
  • Hanmer, Thomas. 1743. The Works of Shakespeare (Oxford, 1743-4), vol. 2.
  • Isenberg, Seymour. 1983. "Sunny Winter", The New York Shakespeare Society Bulletin, (Dr. Bernard Beckerman, Chairman; Columbia University) March, 1983, p. 25-26.
  • Jonson, Ben. "Conversations with Drummond of Hawthornden", in Herford and Simpson, ed. Ben Jonson, vol. 1, p. 139.
  • Kalem, T. E. 1980. "Brooklyn Bets on Rep", Time Magazine, March 3, 1980.
  • Von Lippmann, Edmund O. 1891. "Shakespeare's Ignorance?", New Review 4 (1891), 250-4.
  • McDowell, W. Stuart. 1983. Director's note in the program for the Riverside Shakespeare Company production of The Winter's Tale, New York City, February 25, 1983.
  • Pafford, John Henry Pyle. 1962, ed. The Winter's Tale, Arden Edition, 1962, p. 66.
  • Tannenbaum, Dr. Samuel A. 1933. " Shakespearean Scraps", chapter: "The Forman Notes" (1933).
  • Verzella, Massimo, “Iconografia femminile in The Winter's Tale”, Merope, XII, 31 (settembre 2001), pp. 49-68;
  • Verzella, Massimo,“Petrarchism and anti-Petrarchism in The Winter's Tale” in Merope, numero speciale dedicato agli Studi di Shakespeare in Italia, a cura di Michael Hattaway e Clara Mucci, XVII, 46-47 (Set. 2005- Gen. 2006), pp. 161-179.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]