La Zarza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Escudo la zarza.png
Blazono de la vilaĝo

La Zarza (Rubuso) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas zarzeños. La censita populacio en 2008 estis de 3.568 loĝantoj.

Situo

La Zarza estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Vegas Bajas, sed norde de Tierra de Barros kaj okcidente de Vegas Altas, je altitudo de 329 m; je 63 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 26 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 84 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado kiel en la resto de la regiono, sed ankaŭ estas tradicia tie la produktado de ledo kaj pelto.

La nomo

Eble la nomo de la vilaĝo rilatas al nombraj arbustoj dornaj kaj fruktodonaj de la familio de rozaceoj, nome rubusoj (Rubus ulmifolius), ĉe la riveroj kaj rojoj proksimaj al la municipo.

Dekomece La Zarza estis nomita Zarza de Alange, ĉar estis domaro dependa de tiu apuda municipo. Laŭlonge de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20a jarcento oni dubis inter Zarza de Alange kaj Zarza junto a Alange (Z. ĉe A.) kaj definitive oni adoptis la unuan nomon en 1910.[1] Poste la vilaĝanoj fine de la 20a jarcento ne facile akceptis tiun subigon kaj la 20an de marto de 1991 La Zarza akiris sian aktualan nomon oficiale,[2]. Nune kun 3.568 loĝantoj estas la plej grava vilaĝo de la komarko Tierra de Mérida-Vegas Bajas post Mérida, Calamonte kaj Arroyo de San Serván.

Historio

Estas arkeologiaj restaĵoj kiuj pruvas homan ekziston en la Prahistorio, nome Prahomaj pentraĵoj en rokaj kavetoj de la sudo de la vilaĝo.

Nur en 1235 aperas la unuaj referencoj al la aktuala setlejo de La Zarza en la Fuero de Mérida. Ĝi estis fondita de la Superulo Pelayo Pérez Correa de la Ordeno de Santiago kiu konkeris la zonon por la Regno de Leono al la islamanoj dum la Reconquista.

En 1585 pere de pago de 16.752 dukatoj al Filipo la 2-a, La Zarza iĝis sendependa Vilaĝo, separe tiel de la lima municipo de Alange.

Gravuloj

  • Pedro Cortés de Monroy: konkistadoro de Ĉilio.
  • Alonso Hernández Regás: Frato de Pedro Cortés de Monroy; koloniisto de Peruo kaj fondinto de magazeno en la municipo cele helpi la terkulturistojn de la regiono.

Geografio

Ĝi situas ĉe la Sierra del Calvario ĉe la enfluo de la rivero Matachel en la riveron Guadiana, ĉe la Akvorezervejo de Alange. Kvankam la municipo troviĝase je malpli da 15 km direkte sudorienten al Mérida, tiu distanco ampleksiĝas laŭ ŝoseo al 26 km. Limas norde kun Villagonzalo, oriente kun Guareña kaj Oliva de Mérida, sude kun Alange kaj okcidente kun la municipoj de Mérida kaj Don Álvaro.

La situo de la vilaĝo ĉe deklivo de la montareto havigas ĝin el ege deklivaj stratoj kiuj duonigas ĝin popole en du zonoj: la alta zono, plej antikva, kie loĝas la cabileños (kabiloj), kaj la plej alta zono kaj plej moderna, loĝata de la chumberos (nopaluloj).

Demografio

Demografia evoluo de La Zarza ekde 1900

Lastatempe La Zarza ne kreskas je sia populacio, ĉar estas malalta naskindico (8,1-13,0 por ĉiu mil loĝ.) kaj alta maljuniĝo.

La populacio estas majoritate vira (1.804 viroj kontraŭ 1.764 virinoj), sed, kiel en la tuta hispana populacio, estas pli da virinoj je la aĝoj pli da 64 jaroj. Maljuniĝo estas 20 % pliaĝaj ol 64 jaroj, iom supera al la hispana averaĝo, pro malalta naskindico kaj reveno de elmigrintoj kiuj eliris dum la jaroj 1950-60 krom truo de la 1970-80-aj jaroj.

Demografia evoluo de La Zarza[3]
1842 1857 1877 1887 1900 1910 1920 1930 1940
Populacio 2.410 3.002 3.062 3.294 3.508 3.849 4.003 4.410 4.608
1950 1960 1970 1981 1991 1994 2000 2004 2007
Populacio 5.068 5.154 4.019 3.513 3.643 3.749 3.586 3.585 3.546


Notoj

  1. Instituto Nacional de Estadística INE
  2. Diario Oficial de Extremadura (Regiona oficiala gazeto), 20an de marto de 1991
  3. Fakta populacio laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España INE. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842