La barbiro de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La barbiro de Sevilo (itale Il barbiere di Siviglia) estas komika opero verkita de Gioachino Rossini. La libreton skribis Cesare Sterbini kiel adaptigo de la teatraĵo Le Barbier de Seville de Pierre Augustin Caron de Beaumarchais.

La kompleta titolo estas Il barbiere di Siviglia ossia L’inutile precauzione, «La barbiro de Sevilo aŭ la senutila singardo».

Agado[redakti | redakti fonton]

Sevilo fine de la 18a jarcento. Grafo Almaviva kostumite kontaktas lian adoratinon Rosina, unufoje kiel drinkita militisto, aliafoje kiel muzikinstruisto. La maskiĝo havas du kialojn: Unue, certigi, ke ŝi ne ekamas lin pro lia titolo. Due, trompi la avidan D-ron Bartolo, kiu ankaŭ intencas edziĝi kun la riĉa Rosina, lia zorgato.

En la unua akto (kiel militisto), la grafo sukcesas kaŝe doni al Rosina amleteron. En la dua akto ili interproksimiĝas dum kantinstruo kaj konfesas unu al la alia ilian amon. Almaviva planas liberigi ŝin dumnokte el la domo de ŝia zorganto Bartolo. Sed Bartolo aŭdas pri tiu plano kaj haste venigas notarion por prompte edziĝi kun Rosina, sciigante siajn gardistojn pri venonta nokta fripono. Sed kiam la notario venas, Almaviva igas lin per armila forto kaj multe da mono, anstataŭe edzigi Almaviva kun Rosina. Bartolo revenas kun la gardistoj por ekkapti la «kontraŭleĝan forkondukanton». Nun Almaviva malkaŝas sian identecon kiel grafo kaj kompensas la malgajnon de la estonta edzino per mono -- normale la zorganto devintus pagi dotaĵon.

La loka barbiro Figaro ĉiam konsilas la grafon pri la maskovestoj, li ankaŭ ŝtelas la ŝlosilon de Bartolo por la nokta fuĝo.

Roluloj[redakti | redakti fonton]