La bona lingvo
| La bona lingvo | ||
|---|---|---|
| Aŭtoro | Claude Piron | |
| Eldonjaro | 1989 | |
| Aliaj eldonoj | en 1997 | |
| Urbo | Wien | |
| Eldoninto | Pro Esperanto | |
| Paĝoj | 111 | |
| ISBN | ISBN 3901752117 | |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Literaturo |
La bona lingvo estas titolo de libro verkita de Claude Piron. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis Pro Esperanto en Vieno, en 1989, kaj Internacia Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, en 1997 (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117).
Enhavo |
[redakti] La libro
Certe laŭ esperantistoj la bona lingvo estas Esperanto, sed kiuj estas entute la kriterioj por lingva boneco? En tiu ĉi libro Claude Piron priparolas tiujn laŭ sia vidpunkto. Li de ĉiuj flankoj rigardas al la lingvo kaj esprimas sian preferon por konscia eluzo de la originaj vortkreaj ebloj, por ke Esperanto ne evoluu kiel ajna sed "bona" lingvo.
Piron skizas la bazajn lingvosciencajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "pens-ekonomie" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, inter alie kaj plej grave la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj (analogio). En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro forte esprimas sian malplaĉon pri la enporto de novaj radikoj (neologismoj). Li konstatas kaj kritikas la emon de francoj preferi pseŭde precizajn, intelektulajn vortojn al praktikaj vortoj kaj kunmetoj. Kontraste li montras la esprimpovon de baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron montras, ke eblas esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo de origina Zamenhofa propono.
La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton "la bona lingvo", sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.
[redakti] Vendado
"La bona lingvo" tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.
[redakti] Prilingva grupo
La verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de Anna Lowenstein kaj Renato Corsetti, kelkfoje kromnomata bonalingvismo. Ĝi provas apliki la pironajn principojn de pliŝato por ne-eŭropaj vortoj, por fundamenteco kaj precipe por kunmetoj, tiel donante novan vizaĝon al la tradicia batalo kontraŭ "neologismoj".
Tiu grupo agas kiel premgrupo per prelegoj, artikoloj kaj lingvaj rimarkoj en retgrupoj, per kritikado de PIV kaj eventuale aliaj vortaroj, de poetoj kaj de literaturistoj ĝenerale.
La grupo laboras en propraj retejoj kaj konstruas vortaron "Simplaj samsignifaj vortoj", kiu proponas alternativojn al nefavorataj vortoj (ekzemple "abatiso --> arbobaraĵo, aberacio --> devojiĝo de la normo, abdomeno --> ventro"...).
[redakti] Literaturo
- 1990: Ŝulco, Rikardo. Pirono Klaŭdjo kaj la malbona lingvo. Paderborno: Esperanto-Centro 1990, 27 p. (kritika eseo el vidpunkto de la Analiza Skolo).
- 1990: Ragnarsson, Baldur. Recenzo en: Esperanto (UEA) 1990/2 (1010), p. 32
- 1990: Farjon de Lagatinerie, J.-F. Recenzo en: Esperanto (UEA) 1990/2 (1010), p. 34
- 1990: Maron, Meva. Recenzo en La Gazeto n-ro 28 (30-a de aprilo 1990), p. 11-12
- 1990: Goodheir, Albert. Recenzo en Esperanto en Skotlando 1990, n-ro 151, p. 25-27
- 1990: Farjon de Lagatinerie, J.-F. Recenzo en: Esperanto aktuell (GEA), 1990/2, p. 17-22.
[redakti] Vidu ankaŭ
- La mava lingvo, eseo, parte respondo al "La bona Lingvo", fare de Jorge Camacho
- La normala lingvo, eseo pri sama temo, fare de Toño del Barrio
[redakti] Eksteraj ligoj
- Recenzo, fare de Don Harlow (esperante)
- La bona lingvo, en katalogo de UEA (esperante)
- La mava lingvo, de Jorge Camacho (esperante)
- La normala lingvo, de Toño del Barrio (esperante)
- Retmesaĝa diskutlisto, en kiu oni praktike aplikas la ideojn de "La bona lingvo"
- "La bona lingvo", de Anna Lowenstein kaj Renato Corsetti. Enhavas interalie vortaron de Simplaj samsignifaj vortoj.