La Cikoni-kalifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La cikoni-kalifo)
La Cikoni-kalifo
La Cikoni-kalifo
La Cikoni-kalifo
Aŭtoro Miĥaelo Babits
Eldonjaro 1929
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 188
vdr

La Cikoni-kalifo estas romano de Miĥaelo Babits, el la hungara tradukita de Károly Bodó. La 188-paĝa libro aperis en 1929 kiel numeroj 23/25 en la serio de Biblioteko Tutmonda ĉe Rudolf Mosse en Berlino.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Historio de duviva junulo (bela, sana, talenta, riĉa), kiu estas premata de sinsekvaj inkubsonĝoj, vivante en ili la malnoblan vivon de mizera trompanto kaj murdanto kaj fine pereante pro tiu ĉi fatala duobligo de sia vivo. La tradukinto absolute disponas pri la tuta esprimkapablo de Esperanto. 
— 1929, Kopar, Hungara Heroldo, paĝo 6
Citaĵo
 Temo stranga, tiu de la Prokuratoro Hallers, individuo kiu posedas du animojn, unu estas tiu de flegata, bonedukata filo en riĉa familio la alia estas ĉe senpatra, mizerega lernanto de lignaĵisto. Kiel strange kaj mistere la personoj en unu rondo respegulas aliajn de tute malsama medio. Kiel estas terura vivo de junulo kiu ne povas difini, el liaj du ekzistoj kiu estas la reala kaj kiu la sonĝa. Traduko tre bona. 
— 1929, Historio de Esperanto II, paĝo 688
Citaĵo
 Jam en la sentencoj de Ĉuang-Ĉe ni trovas la ideon duobla individueco. En

„La papilio“ li rakontas pri sia sonĝo, ke li estis papilio kaj vivis kvazaŭ en tia metamorfozo. La fama germana tabelisto Vilhelmo Hauff en „Historio pri la kalifo Cikonio" rakontas ankaŭ pri aliformigo, sed en senco de moraleduka fabelo. La aŭtoro de nia verko, bonfama hungara poeto, pritraktas la ideon de duindividueco el vidpunkto psiĥologia, aŭ pli ĝuste psiĥoanalitika, kun la substrato de subkonscio. La romano rakontas al ni en formo de aŭtobiograflo pri la duobla anima vivo de juna viro Elemiro Tabory, filo el distinga familio, en sia maldorma stato ĉiurilate boneduka homo, travivante en siaj sonĝoj sian ekziston jen kiel malbone traktata lignaĵista lernanto, jen de stratbubo, malriĉa diurnisto kaj eĉ de diboĉulo. Kun plastika vervo karakterizas la aŭtoro ĉiujn tiujn figurojn. La inter normala kaj sonĝa vivo reganta konflikto terure influas la animon de la junulo, kiu volante fine mortigi en si la duan, sian vivfeliĉon detruantan individuon, en kvazaŭ hipnota stato mortpafas sin mem. La romano estas de komenco ĝis la fino vere streĉige interesa. Ankaŭ la traduko estas bona. Nur kelkaj negravaj malkorektajoj kaj strangaj vortformoj (verd-fukaj, albuminte, Kalandrilo k.a.) troviĝas en ĝi. La frazo „helpis min disftuti (pasigi) la tempon“ estas pura hungarismo. Precipe malplaĉas la verbigo de vortoj k. e. „unuopis- tenison (anst. unuope ludis), „kamentubo altis“ (altiĝis). „piedis“ (piediris), „plezuri en la belecoj“ (trovi plezuron) „pretis al konateco“ (estis preta), „novaĵis lia patro“ (rakontis novaĵojn) k. a. ankaŭ hungarismoj netaŭgaj en Esp. Sed ĉiuj ĉi tiuj kritikindaĵoj en la traduko ne malgrandigas la valoron de la rimarkinda

verko, kiun ni varme rekomendas al niaj legantoj. Sós. Aŭstria Esperantisto n.78 (jul 1931) 
Citaĵo
 La kolekto de Mosse prezentas al la tutmonda Esperantistaro novan valoran verkon. «La Cikoni-Kalifo» estas perlo el la hungara literaturo. Ĝi majstre pentras la aventurojn kaj turmentojn de duobliĝinta animo. La lingvo estas bela kaj flua. Dankon meritas la tradukinto, kiu ebligas nin ĝui tian verkon. Kiel ĉiuj antaŭe aperintaj kajeroj de la « Bibliotheko (tiel) Tutmonda», ĉi tiu volumo estas perfekta presita kaj eldonita. Kun granda plezuro ni rekomendas la novan libron al ĉiu legema Esperantisto. 
— Belga esperantisto n177 (nov 1929)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]