La falanta gaŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La falanta gaŭlo[1] estas romia marmora kopio de helenisma verko de la fino de la 3a jarcento a.K. Kapitolaj Muzeoj, Romo

La falanta gaŭlo — nomita ankaŭ La mortanta gaŭloLa mortanta galato [1] (en itala: Galata Morente) aŭ La mortanta gladiatoro — estas antikva romia kopio el marmoro de perdita skulptaĵo de helenisma epoko supozite[2] farita el bronzo. La originalo eble estis mendita iam inter 230 kaj 220 a.K. fare de Atalo la 1-a de Pergamo por celebri sian venkon super la Galatianoj, nome keltagaŭleca popolo de partoj de Anatolio (moderna Turkio). La identeco de la skulptisto de la originalo estas nekonata, sed oni sugestis, ke eble Epigono, kortega skulptisto de la Atalida dinastio de Pergamo, estis la kreinto.

La fama kopio estis plej komune konata kiel La mortanta gladiatoro ĝis la 20a jarcento,[3] pro supozo, ke ĝi montras vunditan gladiatoron en romia amfiteatro. Fakuloj identigis ĝin kiel gaŭlo aŭ galato meze de la 19a jarcento, sed necesis multaj jardekoj por ke la nova titolo akiru popularan akcepton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Capitoline Museums Hall of the Galatian. “The centre of the room features the so-called "Dying Galatian", one of the best-known and most important works in the museum. It is a replica of one of the sculptures in the ex-voto group dedicated to Pergamon by Attalus I to commemorate the victories over the Galatians in the III and II centuries BC.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-16. Alirita 2014-12-18.
  2. Wolfgang Helbig, Führer durch die öffenlicher Sammlungen Klassischer altertümer in Rom (Tubingen 1963-71) vol. II, pp 240-42.
  3. Henry Beauchamp Walters, The Art of the Greeks, The Macmillan Company, 1906, p. 130 notas ke ĝi estas ankoraŭ plej komune nomata tiele pro la populareco de la priskribo fare de Byron.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A Dictionary of Celtic Mythology. James McKillop. Oxford University Press, 1998
  • Art in the Hellenistic Age, Pollitt, J. J., 1986
  • The Bloomsbury Guide to Art, Eld. Shearer West. Bloomsbury Publishing Ltd, 1996
  • Hellenistic Sculpture, Smith, R.R.R. London, 1991
  • Taste and the Antique, Haskell, F. kaj N. Penny. New Haven kaj London, 1981. Cat. no. 44, pp 224ff.
  • The Oxford Companion to Western Art. Eld. Hugh Brigstocke. Oxford University Press, 2001