La farmisto kaj la cikonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ορνιθοθήρας και πελαργός
fablo
Aŭtoroj
Aŭtoro Ezopo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro fablo
vdr
La terkultivisto kaj la cikonio, ilustrita fare de Milo Winter en Ezopo-antologio de 1919.

La terkultivisto kaj la cikonioLa farmisto kaj la cikonio estas unu el la fabloj de Ezopo kaj estas numeritaj 194 en la Indekso Perry. Ĝi aperas en greka en la kolektoj de kaj Babrius kaj Aphthonius kaj malsamis malgrande en la rakontado dum la jarcentoj.[1] La rakonto rilatigas kiel terkultivisto plantas kaptilojn en sia bieno por kapti la gruojn kaj anserojn kiuj ŝtelas la semojn kiujn li semis. Kiam li kontrolas la kaptilojn, li trovas inter la aliaj birdoj cikonion, kiu pledas esti pardonita ĉar ĝi estas sendamaĝa kaj ne partoprenis en la ŝtelo. La terkultivisto respondas ke ĉar ĝi estis kaptita en kuno de ŝtelistoj, ĝi devas sufersperti la saman sorton. La instruo de la rakonto, kiu anticipe estas sciigita en la plej malnovaj tekstoj, estas ke rilati kun malbonaj kunuloj kondukos al malbonaj sekvoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]