La feino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La feino
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Perrault
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro fabelo
vdr

La feino (france Les Fées, laŭvorte “La feinoj”) estas popola fabelo prilaborita de Charles Perrault kaj publikigita en 1697 en la kolekto «Rakontoj de panjo Anserino» (france Histoires ou contes du temps passé, avec des moralités, avec cet autre titre au dos : Contes de ma mère l’Oye).

Ilustraĵo fare de Gustave Doré

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Jen la roluloj de la fabelo.

  • La anonima vidvino estas “malagrabla[] kaj […] fiera”. Komence ŝi amas Marinjon kaj ne sian pli junan filinon. Ĉe la fino de la fabelo, ŝi forpelas ambaŭ filinojn el sia domo.
  • Marinjo (france Fanchon) estas la ununura nomita rolulo. Ŝi estas la pli maljuna el la du filinoj de la vidvino. Ŝi estas “malĝentila kaj fiera”.
  • La pli juna filino estas la dua filino de la vidvino. Ŝi estas “bon[a] kaj honest[a]” kaj “unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi”.
  • La feino aperas apud la fonto kaj ekzamenas la akvoĉerpantojn, benante aŭ malbenante ilin laŭ iliaj ĝentileco aŭ malĝentileco. Nur unu feino aperas en la fabelo, malgraŭ la pluralon de la originala titolo.
  • La reĝido estas filo de la reĝo. Li edziĝas kun la pli juna filino, ĉar ŝia kapablo fari gemojn estas pli valora ol “ĉio, kion oni povus doni dote”.
  • La patro, la mortinta edzo de la vidvino, estas nur menciita pase; li estis “bon[a] kaj honest[a]” simile al lia pli juna filino.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Malagrabla kaj fiera vidvino havis du filinojn. La pli maljuna, Marinjo (france Fanchon), estis malagrabla simile al sia patrino, sed la pli juna estis bonkora, honesta, kaj bela. La patrino amis Marinjon, sed malamis la pli junan filinon.

Unu tagon, la pli juna filino estis ĉerpanta akvon el fonto. Feino, alivestita kiel malriĉulino, petis por trinko, kaj la filino donis al ŝi akvon. Pro la ĝentileco, la feino donis al la pli juna filino la magian donacon, ke floro aŭ gemo eliros el ŝia buŝo, kiam ŝi parolos.

Kiam la pli juna filino venis hejmen, ŝia patrino eksciis la fean donacon, kaj igis Marinjo ankaŭ provi akiri la saman magian kapablon. Marinjo iris al la sama fonto, kaj renkontis la feinon, alivestitan kiel riĉulinon, kiu petis por trinko. Kiam Marinjo rifuzis, la feino malbenas Marinjon, donante al ŝi la fikapablon elbuŝigi serpenton aŭ ranon.

Kolere, la vidvino forpelis la pli junan filinon el hejmo. La pli juna filino renkontis reĝidon en arbaro kaj edziniĝis kun li. Marinjo estis ankaŭ forpelita poste, pro ŝia malbeno, kaj mortis sole.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Zamenhofa traduko[redakti | redakti fonton]

En 1893, L. L. Zamenhof publikigis sian tradukon de la fabelo en la libro Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto, poste estiĝonte parto de la Fundamento de Esperanto. Tradukon de ĉi tiu fabelo Zamenhofo uzis kiel lernomaterialon en la Fundamenta «Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto» (§§11, 13, 15, 17, 19,21, 23), sub la titolo La Feino (malgraŭ ke la originala titolo estas plurala).

Supozeble, Zamenhofo uzis tradukon rusan. Jen kelkaj signoj de la uzo de la rusa traduko:

  • Interalie, la rusa titolo estas ununombra (kio signifas, ke temas pri du aperoj de unu sama feino); dum la originala titolo estas plurnombra = «La feinoj».
  • Franclingve, el la buŝo de la bela knabino la bonaĵoj eliras po 2: «il lui sortit de la bouche deux Roses, deux Perles, et deux gros Diamants», dum en la traduko ili aperas po 3 (3 estas nombro ŝatata en la rusa folkloro): «elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj» (§17).
  • La franclingva originalo entenas moralaĵon, kiun oni kutime forĵetas en la tradukoj, kaj kiun ankaŭ Zamenhofo ne tradukis.

Ruslingva traduko[redakti | redakti fonton]

La rusa poeto Ivan Turgenev tradukis la fabelon en la rusan lingvon, kune kun aliaj fabeloj de Charles Perrault, sub la titolo La feino (ruse Волшебница); la traduko estis eldonita en 1867.

Anglalingva traduko[redakti | redakti fonton]

La skota fabelisto Andrew Lang tradukis la fabelon al la angla en sia libro La Blua Felibro (angle The Blue Fairy-Book) en 1889 sub la titolo Bufoj kaj Diamantoj (angle Toads and Diamonds).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]