La fenomeno Esperanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La fenomeno Esperanto estas prezenta libro far William Auld verkita okaze de 100-jariĝo de Esperanto en la jaro 1987. Ĝin mendis kaj eldonis UEA.

Ĝiaj 8 ĉapitroj sur ĉ. 100 paĝoj okupiĝas pri la lingvo-problemo en la mondo, provoj teoriaj kaj praktikaj por solvi ilin, Esperanto, kaj ties historio, gramatiko, literaturo kaj kulturo.

Estis planite ke oni traduku ĝin en naciajn lingvojn por plua prezentado de Esperanto al la ekstera mondo okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto. Ĝi jam aperis en kelkajn lingvojn, inter ili, en la persan far Ahmad Reza Mamduhi kune kun 14 aldonaĵoj pri Esperanto historio en Irano, eldiraĵoj de mondfamaj sciencistoj, politikistoj kaj verkistoj pri Esperanto, ...