La floso de la Meduzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La floso de la Meduzo
La floso de la Meduzo
Théodore GéricaultLe Radeau de la Méduse1819
Oleo sur tolo
37 cm × 46 cm cm
Muzeo de Luvro (Parizo)
v  d  r
Information icon.svg

La floso de la Meduzo (Le Radeau de la Méduse) estas fama romantika pentraĵo de Théodore Géricault kiu aludas al la floso de la ŝipvrako de la franca ŝipo "La Méduse" en la okcidentafrika marbordo en 1816. La pentraĵo estis farita kaj ekspoziciita en la Salono de Parizo en 1819.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum ŝipveturado de francaj kolonoj en 1816 al Senegalo, la ŝipo "La Méduse" vrakiĝis en sablejo proksime de la marbordo. Por la savo de la veturantoj oni konstruis enorman floson por 150 personoj. Laŭ deziro de oficiroj kaj riĉuloj, kiuj pli facile estis savitaj, oni abandonis la floson kun ties 150 flosanoj. Post du semajnoj, la floso estas savita de alia franca ŝipo, sed tiam restis en la floso nur 15 ankoraŭ vivantaj personoj en nehomaj kondiĉoj. Poste la supervivintoj de la vrako akuzis la aristokratajn oficirojn kaj rakontis la teruran sperton de la supervivo dum 15 tagoj en improvizita floso kaj devigitaj je kanibalismo por supervivi. Pro popola koleriĝo, Ludoviko la 18-a devis entrepreni juĝon kontraŭ la kapitano de "La Méduse" kiu estis kondamnita. La tuta procezo estis skandalo kontraŭ la aristokratio kaj la burbona koruptado.

La momento[redakti | redakti fonton]

La momento reprezentata en la pentraĵo okazas dum malhela tagohoro, kiam oni supozas, ke alproksimiĝas ŝipo savonta la balzanojn. La situacio de tiuj estas drama: multaj balzanoj kuŝas ĉu senvivaj ĉu ŝvenaj kaj la aliaj dramece inkliniĝas al la punkto kie estas la alproksimiĝanta ŝipo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

En la verko videblas klara piramida strukturo, kaj diagonaloj, ĉefe tiu kiu konsistigas unu el la flankoj de la triangulo, ĉar multaj brakoj de la balzanoj inkliniĝas al la sama direkto skizante la diagonalon. En la pinto de la piramido kaj de la ĉefa diagonalo, estas la plej drama kaj intensa punkto, kie videblas homo ŝvinganta tolaĵon por allogi la atenton de supozata ŝipo en la horizonto. En la mala flanko de la diagonalo, troviĝas la mala animstato, reprezentata de senespera maljunulo, ĉirkaŭita de kadavroj. Tiu ĉi homo retenas inter siaj brakoj sian mortintan filon kaj estas la unika figuro kiu ŝajne rigardas la rigardanton. Krome, la pentristo ĉirkaŭis lin per mantelo tre ruĝa, la ununura koloro en la floso krom malhelflavo, kun la celo estu la unua figuro atentiga, kaj tiele la rigardonto vidos unue tute malesperan maljunulon kaj devos sekvi la suprenirantajn diagonalojn (skizitaj de la lignaĵoj de la floso kaj de la brakoj de la flosanoj) por alveni al la kontraŭa figuro, kiu reprezentas la ekzaltitan esperon energian.

Elstaras la situo de la duarangaj elementoj de la komponaĵoj, ĉar la aŭtoro situas tiun etan floson plenplena je homoj inter grandegaj ondoj, kaj devigas la rigardanton serĉi la ŝipon kiun la balzanoj kredas esti vidintaj, spite ke tiu punkto estas tiom konfuza, ke oni ne povas diri certe, ke ĝi estas ŝipo. Male la minacantaj ondoj videblas klare maldekstre, en la mala flanko, kaj tiuj reprezentas la duran realon.

Alia rimarkinda detalo estas la povra velaro de la floso, kiu nehazarde montras la direkton de la vento kontraŭ la floso, kaj separante ilin el la supozita ŝipo. La simbolismo estas klara. La sorto kaj hazardo (direkto de la vento) preparas nur draman destinon. Tamen en la mala flanko la svinganta junulo oponas sin al la vento, dum sube la maljunulo aspektas kvazaŭ venkita de la vento.

Tiu ĉi verko estas modelo de la romantikismo, kaj en ĝi hegemonias la tristaj koloroj super la desegno. Krome, la aŭtoro montra per makabra realismo la scenon, fokuse sur la anatomio de la balzanoj kaj komponante la figurojn surbaze de linioj en zigzago kaj spiraloj.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Delacroix pozis por tiu verko, ĉar li estis amiko de la aŭtoro.
  • La obsedo por la realismo instigis na Géricault amasigi verajn kadavrojn en sia pentrejo por imiti la morton kiel eble plej fidele.
  • Aliflanke, la pentraĵo esta grandega, ĉirkaŭ 5 metrojn alta kaj 7 metrojn larĝa, kaj Géricault devis lui tutan pentrejon por realigi ĝin.
  • La pentraĵo dekomence malsukcesis en la ekspozicio de 1819, sed poste iĝis la plej reprezenta verko de Géricault, kaj unu el la plej famaj pentraĵoj de la romantikismo en pentrarto.
  • La ekspozicio de la verko estis iam malpermesita en Francio kaj devis ekspoziciiĝi en Londono.

Filmo[redakti | redakti fonton]

La floso de la Meduzo (Le radeau de la Méduse) estas franca filmo de Iradj Azmi (1998), Aktoraro: Jean Yanne, Daniel Mesguich, Alain Macé, Claude Jade, Philippe Laudenbach, Rufus, Laurent Terzieff.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia del Arte vol.4, Juan Antonio Ramírez (direktorado), Alianza Eldonejo, 1997.
  • El Naufragio de La Medusa. Carlos Calvera, Eldonoj Abraxas (2005).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]