La fratoj Leonkoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bröderna Lejonhjärta
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Astrid Lindgren
Lingvoj
Lingvo sveda lingvo
Eldonado
Eldondato 1973
Eldonejo Rabén & Sjögren
Ĝenro fantasto • fikcio por infanoj
Loko de rakonto Svedio • Nangiyala • Karma Falls • Karmanyaka • Nangilima
vdr

La libro La fratoj Leonkoro (svede Bröderna Lejonhjärta) de Astrid Lindgren estis eldonita en 1973 kaj estis ilustrita de Ilon Wikland.

La rakonto estas porinfana, tamen ĝi temas pri gravaj aferoj kiel malsano, morto, tiraneco, perfido, subpremeco kaj krueleco. Ankaŭ temas pri pli bonaj aferoj kiel amo inter fratoj, lojaleco, espero kaj kuraĝo.

La romano temas pri la fratoj Jonatano kaj Karlo Leonkoro. Origine ilia familia nomo estis nur Leono, sed post ilia morto kaj alveno al Nangijala, lando malantaŭ la steloj, ili ricevas novan nomon. En Nangijala ili kune kun aliaj batalis kontraŭ la malbona Tengo kaj la drako Katla.

En 1977 oni faris filmon, Olle Hellbom estis reĝisoro. Kaj en 1987 aperis la esperanta traduko, farita de Kerstin Rohdin. Pri ĝi Astrid Lindgren mem verkis la sekvan antaŭparolon:

Citaĵo
 Mi tre bonvenigas, ke ”Bröderna Lejonhjärta” nun aperas en Esperanto! La fratoj Leonkoro - la du, kiuj venis al Nangijala, la lando longe malantaŭ la steloj - certe ne povis komprenigi sin per la lingvo de sia hejmlando — la sveda. Mi opinias, ke ili bezonis alian, internacian lingvon, por povi paroli kun la homoj en la Ĉerizo-valo, kaj por komprenigi sin en la Dornrozo-valo. Kaj por Tengo, la kruela subpremanto kaj tirano necesis, ke li aŭdu la veron pri sia krueleco kaj pri sia senutila kaj senvaloro vivo en lingvo, kiun li povis kompreni. Eble Esperanto? 
— Astrid Lindgren (1987)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]