La gefianĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de la dua eldono (1840)

La gefianĉoj (en itala: I Promessi Sposi) estas la titolo de la plej grava verko de la verkisto itala Alessandro Manzoni. La libro estas la unua pruvo de la moderna itala romano kaj kun la Dia Komedio de Dante Alighieri estas konsiderata la verko de itala literaturo plej grava kaj studata en la italaj lernejoj.

Temo

La agado de la romano okazas en Lombardio, inter 1628 kaj 1630. Ĝi rakontas la historion de la gefianĉoj Renzo kaj Lucia, kiuj estas separitaj de krima maĥinacio kaj kiuj je la fino reunuiĝas.

La etoso estas tiu de la nordo de Italio komence de la 17a jarcento, dum la regado de Hispanio, sed reale la verko estas subtila atako al Aŭstrio, kiu kontrolis la regionon je la tempo de la verkado de la romano (la definitiva versio publikiĝis en 1842). Same elstaras la rimarkinda priskribo de la milana pesto de 1630.

Historio

La krudela kaj virinema senjoro de la vilaĝo, Don Rodrigo, perfortas Don Abbondio, pastron de malgranda vilaĝo ĉe la lago Komo, ne celebri la planitan nupton inter Renzo Tramaglino kaj Lucia Mondella (kiun la senjoro deziras), kiuj devas abandoni la domaron. Lucia kaj ŝia patrino, Agnese, helpitaj de la monaĥo Kristoforo, rifuĝiĝas en monaĥejo de Monza, dum Renzo iras al Milano por akiri helpon. Don Rodrigo maĥinacias por ke Lucia estu rabita de gravulo ĉiam nomata nur la Sennomulo. Sed je la vidaĵo de la junulino, tiom maljuste turmentita, kaj je la alveno de la kardinalo Borromeo provokas en la Sennomulo drastan konsciencokrizon: anstataŭ liveri la junulinon al Don Rodrigo, li liberigas ŝin. Dume, Renzo, alveninta en Milanon, dum insurekcio kontraŭ pankosteco, komplikiĝas je ĝi ka devas fuĝi al Bergamo. Lombardio suferas unue militon kaj poste peston, sed Renzo revenas al Milano por trovi sian fianĉinon. Li trovas ĝin en pestomortontejo ĉe la monaĥo Kristoforo, kiu zorgas la malsanulojn; inter ili troviĝas ankaŭ la mortonta Don Rodrigo, kiun post instigo de la monaĥo Renzo pardonas. Kiam malfortiĝas la pesto, post multaj malfacilaĵoj, Renzo kaj Lucia povas finfine geedziĝi kaj eĉ oni antaŭvidas feliĉon kaj riĉan progreson.

Analizo

La verko kombinas tradician temon de geamantoj kiuj ne povas feliĉe kuniĝi ĉar ankaŭ povulo deziras la virinon kaj sekvan tradicion de geamantoj separataj dumlonge pro veturadoj kune kun 19eca intereso pri montrado de la realo; tio estas kombino de romantismo kun realismo. Laŭ la fluo de la historio aperas informoj pri la vivo de kamparanoj, de urbanoj, de Milano, de la hispana regado de la regiono, de la prezo de la pano kaj la procezo de ties produktado, de la militoj, de la pesto, de la eklezia strukturo, de la industrio de la silko, ktp. Sed je la fino la mesaĝo de la verko estas, ke se oni plenumas la kristanajn devojn (pardono, obeado, respekto al strukturoj, fido je la Providenco ktp) ĉiam ĉio finos bonege; tio enkadriĝas en la plej bigota romantismo kiu modiĝis je la epoko de la verkado kaj publikado de la verko, dum jam ekaperis la intereso pri la reala vivo.