La Hispana Tragedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La hispana tragedio)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Hispana Tragedio
La Hispana Tragedio
La Hispana Tragedio
Aŭtoro Jef Last
Eldonjaro 1939
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 187
vdr

La Hispana Tragedio estas libro de la nederlandano Jef Last kiu travivis la hispanan enlandan militon.

La libro estas tradukita esperanten fare de la nederlandano G.J. Degenkamp, kaj eldonita fare de la libroservo de FLE en Amsterdamo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Rakontoj de la hispana civilmilito. Bonega traduko. 
— 1939, Historio de Esperanto III, p. 990
Citaĵo
 La libro kiu estas 190-paĝa, estas verkita de Jef Last, kaj tradukita de G. J. Degenkamp. Pri la valoro lingva ni do ne devas dubi momenton.

Koncerne la enhavon : partan historion de la milito kiu daŭris preskaŭ tri jarojn kaj en kiuj estis miksitaj diversaj popoloj de nia mondo. La aŭtoro estis ja kapabla doni la necesan enhavon, ĉar li estis kapitano en la respublika armeo kaj estis do sufiĉe ofte vera atestanto de diversaj partoj de l’ priskribita tragedio, kaj li povas do facile rakonti en kortuŝa maniero la heroan batalon. La apero de tiu libro tamen havas ankoraŭ duoblan specialan signifon : Unue ĝi esitas kompleta en la kadro de S.A.T. kaj F.L.E., pruvo ke esperantistaj eldonaĵoj jam ekzistas por diversaj medioj, kaj permesas komprenigi pli facile tiun homgrupon de alia aro. Kaj due : estas verko plej aktuala kiun oni povus imagi : ĉiam ni povos rememori, ke dank’ al la eldonaj societoj, ni posedis romanon pri la hispana milito antaŭ ties finiĝo.

La eldonaj zorgoj estas tre bonaj : papero bona, litertipo klara, eksterajo plej alloga. 
— Belga esperantisto n267-268 (maj-jun 1939)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]