La infana raso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacilingvaj tradukoj de La infana raso

Inter multaj esperantistoj, La infana raso, longa poemo en 25 ĉapitroj, estas rigardata kiel la ĉefverko en Esperanto de la skota poeto William Auld (1924-2006). La unua eldono de la poemo aperis en 1955 kun antaŭparolo de John Francis. Ekde tiam sekvis pluraj eldonoj. Laŭ la redaktoroj, "La infana raso esploras la rolon de la homa raso en la tempo kaj en la kosmo", temo komparebla kun tiu de Cantos de la usona poeto Ezra Pound (kiu laŭŝajne parte inspiris la verkon de Auld), kaj Canto General de la ĉilia poeto Pablo Neruda. Precipe baze de tiu verko, en la jaro 1999, la Esperantlingva verkista asocio nomumis la aŭtoron por la Nobel-premio por literaturo. En sia antaŭparolo al la unua eldono, Francis skribas: "Ni ja povas aserti, ke nia literaturo posedas poemon, kiu kompariĝas tute favore kun siaj naciaj ekvivalentoj; ĉar jen estas verko, kiu plene respondas al la postuloj ne nur de sia propra idiomo, sed ankaŭ al tiuj de la modernaj literaturoj internaciaj". Pluraj nacilingvaj tradukoj de la tuta poemo estis eldonitaj, ekzemple,la nederlanda de Willem A.Verloren van Themaat (Het Kinderras, 1982); la portugala de Leopoldo H. Knoedt (A Raça Menina,1992). Aliaj lingvoj en kiuj aperis versioj inkludas anglan (The Infant Race), skotan (The Bairnlie Race), gaelan (An Cinneadh Leanabail), francan (La race infantile), kaj hungaran (A gyermeki faj). Fragmentoj estis eldonitaj en la islanda, itala ktp. Konstante aperas novaj versioj kaj ĉiuj estas legeblaj kaj elverŝeblaj ĉe la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio, [1]. Pluraj estis surpapere publikigitaj. La versioj angla, skota kaj gaela estas inkluditaj en la libro William Auld - Master Poet of Esperanto de Girvan McKay [2]. Malgraŭ ĝenerala admiro de la literatura kvalito de la verko, kelkaj konataj esperantlingvaj verkistoj kritikis la malprudan lingvaĵon kaj kontraŭklerikan sentojn esprimitajn en kelkaj versoj de la poemo. En siaj klarigaj notoj je la fino de la tria eldono, William Auld (kredeble kontentige) respondas al tiuj riproĉoj.

Jen fragmento el la lasta ĉapitro de La infana raso:

Ho kara mia,
jen povra testamento
jen mia kredo
espero kaj tormento:
mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio;
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.

Fonto de la ilustraĵo: Skanita foto de la librokovriloj farita de la aŭtoro, kaj uzata kun permeso.