La isla de los amores infinitos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La isla de los amores infinitos
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Daína Chaviano
Lingvoj
Lingvo Kuba hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 2006
Loko de rakonto ĈinioAfrikoHispanioKubo
vdr

La isla de los amores infinitos (La insulo de la senfinaj amoj) estas romano de la kuba verkistino Daína Chaviano, kiu temas pri la kunfandiĝo de la tri etnoj, kiuj konsistigas la kuban nacion: hispanoj, afrikanoj kaj ĉinoj.

La muziko ludas rolon en ĉi tiu verko: ĉiu kapitulo tenas la titolon aŭ la tekstlinion de bolero. Aperas kiel figuroj multaj personoj fundamentaj por la kuba muzikhistorio, kiel Rita Montaner, Ernesto Lecuona, La Lupe kaj Beny Moré. Aperas ankaŭ figuroj de la klasikaj romanoj kubaj, ekzemple Cecilia Valdés, pinta verko en la romantisma literaturo kuba de Cirilo Villaverde.

La romano rakontas la historion de juna ĵurnalistino havana, ekzilita en Miamo, kie ŝi konatiĝas kun mistera maljunegulino. La rakonto evoluas laŭ du tempaj tavoloj: nuntempo — kun klare gotikeca etoso, ĉar la juna ĵurnalistino ekiras al la ĉaso de fantoma vilao, kiu aperas kaj malaperas en tuta Miamo — kaj pasinteco — de historia-muzika bongusto — kiu ekas komence de la 19-a jarcento en tri lokoj de la mondo: Ĉinujo, kie sinmortigo ekigas ĉenon da familiaraj reagoj; Hispanujo, kie stranga malbeno persekutas nur la virinojn de unu familio; kaj Afriko, kie junulino estas kaptita por esti forportata de la marbordoj de sia hejmlando al mondo nekonata. Tiuj ĉi tri dramaj fadenoj de la pasinteco sin malvolvas ĝis en la nuntempo.

La isla de los amores infinitos estis unuafoje publikigita de la hispana eldonejo Grijalbo. La romano ricevis la Ormedalon en la unua aljuĝo de la konkurso Florida Book Awards, kiu premias la plej bonajn librojn publikigitajn en la jaro fare de aŭtoroj loĝantaj en tiu federaciero.

Per eldono en 26 lingvoj ĝi estas la kuba romano plej multe tradukita el ĉiuj epokoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]