La islanda penismuzeo
El Vikipedio
La islanda penismuzeo, Hið Íslenzka Reðasafn, unue lokita en Reykjavík, Islando, nun translokita al Húsavík, urbo en la norda parto de Islando, estas probable la sola muzeo en la mondo, kie estas kolektitaj penisaj specimenoj de la diversaj mamulaj specioj de unu sola lando. Slipetoj kun nomoj de la specioj enhavas plurajn lingvojn, inkluzive de esperanto.