La jeso de la knabinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La jeso de la knabinoj
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Leandro Fernández de Moratín
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

El sí de las niñas (La jeso de la knabinoj), estas teatraĵo de Leandro Fernández de Moratín, premierita la 24-a de januaro de 1806 en Madrido, Hispanio, kaj reprezentita ĝis la karesmo samjare.[1]

Kovrilpaĝo de la unua eldono de El sí de las niñas (Madrid, Imprenta de Villalpando, 1806).
Kovrilpaĝo de la unua eldono de La jeso de knabinoj (Madrid, Presejo Moderna, 1906).

Premiero kaj reagoj[redakti | redakti fonton]

Moratín estis verkinta El sí de las niñas en 1801. Estis la unua verko post La comedia nueva, ĉar El barón kaj La mojigata, estis premieritaj poste kaj verkitaj post fino de la 1980-aj jaroj. Moratín premieris ĝin nur post jaroj. Premieris tamen antaŭe verkitajn teatraĵojn, kaj nur poste li decidis publikigi, en 1805, El sí de las niñas. Dum januaro de 1806 oni trejnadis tiun komedion fare de la trupo de la Teatro Cruz. La 24-a de januaro de 1806 okazis la premiero. El sí de las niñas sukcesis kaj estis ege akceptita. Ĝi ludiĝis 26 tagojn sinsekve kaj estis ĝuita de 37.000 spektantoj, nome kvarono de la tiama plenkreska populacio de Madrido. Estis ankaŭ eldona sukceso, nome kvaraj eldonoj de 1806 kaj kroma de 1805, kaj eble pliaj.

Tamen la aŭtoro abandonis la verkadon por la scenaro. Li jam nur adaptis verkojn de la franca Molière: La escuela de los maridos kaj El médico a palos. El sí de las niñas, siaflanke levis malamon kaj entuziasmojn pro ties inspiro en la klerismo kaj ties alvoko por ke aŭtoritatoj agu laŭ la raciismo. En 1815, post la restaŭrado de la reĝo Fernando la 7-a, la hispana Inkvizicio trovis sufiĉajn tialojn por malpermesi tiun komedion kaj La mojigata. La malpermeso renoviĝis en 1823, kaj dum ĉirkaŭ dudek jaroj la hispanoj ne povis ludi tiun majstroverkon de Moratino. Kiam finis la malpermeso kaj la verko repremieriĝis en 1834, la verko ĉiukaze suferis fortranĉojn fare de la cenzuro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Francisca, knabino edukita en monaĥinejo, estas promesita kiel fianĉino al preskaŭ 60-jaraĝa don Diego, pro deziro de ŝia patrino, nome doña Irene. Don Diego atendas en gastejo la alvenon de lia fianĉino, kiu fakte estas enamiĝinta de la soldato kiun ŝi konas kiel 'don Félix' sed sentas sin devigita obei sian patrinon, kontraŭ siaj propraj sentoj. Kiam don Félix sendas al ŝi leteron, tiu venas en manoj de don Diego, kiu malkaŝas la rilaton kaj petas sinceran konfeson de sia fianĉino. Doña Irene insistas pri sia aŭtoritato, sed don Diego rezignas la aranĝon. Poste oni malkaŝas ke la juna soldato reale nomiĝas don Carlos, nome nevo de don Diego, kaj ambaŭ junuloj ricevas aprobon por geedziĝo.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj karakteroj de tiu verko estas la samaj postulitaj por la teatro de la Klerismo: tempunuo, ĉar la tempo de la agado koincidas precize kun la tempo de la ludo, kaj la tempo neludita okazas en intermezoj. Ankaŭ lokunuo: ĉiu ago okazas en la salono en gastejo de Alcalá de Henares.

En El sí de las niñas Moratín abandonas definitive la verson. La sperto de La comedia nueva kristaligas en teatraĵo kiu profundigas en la trovoj de la antaŭa.

La karaktero de la verko estas instrua kiel korespondas al la teatro de la Novklasikismo, prezentas ĉiutagan problemon kaj montras instruaĵon laŭ la intencoj de la racio, ĉar ties celo estas kritiki la aŭtoritaton de gepatroj (tiukaze la patrino) super la filinoj rilate al geedzeco, devigante ilin edziniĝi al plej bona financa eblo. Tiu verko pioniras pri la egaleco de virinoj en la socio, kuraĝige al korekto de tiamaj kutimaro kaj tradicioj.

La konvenaj geedzecoj inter knabinoj kaj maturuloj ne plaĉis al la pensuloj de la Klerismo (al kiuj aliĝas Moratín) pro du ĉefaj tialoj:

  • Unu morala, ĉar en tiuj mankas amo kiel ligilo por la vera unuiĝo de la paro.
  • La alia pri la neceso de demografia kresko, ĉar tiaj geedzoj apenaŭ produktis gefilojn pro la maljunaĝo de la edzo. Tio videblas en la verko kiam Irene, edzino de maljunuloj, diras ke ŝi havis 23 gefilojn kaj nur unu vivis.

Moratín ne estis revolucia, sed reformisto kiu pensis, ke maljusta situacio devis esti anstataŭata de alia justa pere de mezuraj ŝanĝoj, kaj ne per malobea agado kontraŭ aŭtoritato. Pro tio la du junaj amantoj, don Carlos kaj doña Paquita ĉiam pretas obei la dezirojn de la plenaĝuloj; nur don Diego, aŭtoritate, aplikos la solvon plej racian al la konflikto kiam malakceptas la eblon edziĝi kun doña Paquita (pro la granda aĝodiferenco rilate al la junulino) kaj akceptas la edziniĝon de tiu kun don Carlos (favore al geedzeco pro amo anstataŭ pro intereso).

Antaŭoj[redakti | redakti fonton]

La plej proksima verko al El sí de las niñas markita ripete kiel fonto de la verko estas la unuakta de Molière, L'École des femmes. Tamen Moratín verkis ankaŭ alian verkon similteman, nome El viejo y la niña (la maljunulo kaj la knabino).

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La verko enhavas malmultajn rolulojn ĉar la ago okazas en ununura loko kaj dum malmulta tempo, nome:

  • Don Carlos estas la nevo de Don Diego. Kontrastas lia kuraĝo militista kun timideco antaŭ lia onklo Don Diego. Estas pasia kaj kuraĝa junulo kiu estas devigata submeti sian amon al fila devo.
  • Paquita aŭ Francisca (Franjo) ne kapablas montri sentojn pro sia edukotipo kaj pro tio ŝi riskas perdi sian amon por Don Carlos.
  • Don Diego, 59-jaraĝa kaj onklo de don Carlos, estas la rolulo kiu okazigas la agadon ĉar li estas engaĝiĝinta kun Doña Paquita, multe pli juna. Oni povas konsideri lin la vera protagonisto de la verko kiel reprezentanto de la racio.
  • Doña Irene, patrino de Doña Paquita, ĉarlatanino, reprezentas stultan kaj frenezan rolulon kiu spegulas la aŭtoritaton de la tiamaj gepatroj super ties gefiloj, devigas sian filinon edziniĝi al riĉa Don Diego spite ke la filino eĉ ne konas lin persone.
  • Rita estas la servistino de Doña Irene.
  • Simón estas la servisto de Don Diego.
  • Calamocha (Kalamoĉo), estas la servisto de Don Carlos.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tiu verko estis tradukita de Norman Maclean kiel La jeso de knabinoj, Valencio, 1907.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/90252843213492717665679/p0000001.htm#I_1_ Arkivigite je 2014-11-14 per la retarkivo Wayback Machine El sí de las niñas- Biblioteca Virtual Cervantes, alirita la 6an de novembro 2010, Leandro Fernández de Moratín, El sí de las niñas, Advertencia.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ANDIOC, René. «Estudio», El sí de las niñas, Madrid, Castalia, 1989, págs. 137-158. ISBN 84-7039-05-70.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]