La junulino el Stormyr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La junulino el Stormyr
La junulino el Stormyr
La junulino el Stormyr
Aŭtoro Selma Lagerlöf
Eldonjaro 1930
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 94
vdr

La junulino el Stormyr [1], svede Tösen från Stormyrtorpet, estas novelo de Selma Lagerlöf de 1908. La Esperanta traduko de Oscar Frode aperis en 1930 (94 paĝoj). Lingve reviziita versio estas rete legebla Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Sentoplena rakonto pri amo kaj malfeliĉo de juna, brava knabino. La personoj estas prenitaj el la kampara popolo sveda. 
— 1930, D-ro Gr., La Socialisto, paĝo 92
Citaĵo
 Kiu ne konas la nomon de Lagerlöf? Granda estas la nombro de rakontoj, legendoj kaj romanoj (ekzemple Gösta Berling) kiujn verkis la plej fama sveda verkistino. En 1909 ŝi ricevis la Nobel-premion por literaturo kaj iĝis honora doktorino de la Universitato de Upsala. La Eldona Societo Esperanto en Stockholm faris kontrakton kun Lagerlöf pri eldonado de ŝiaj verkoj en Esperanto.
Kiel unua traduko aperis La Junulino de Stormyr. Ĝi priskribas simplan kamparan vivon, ĝi estas boninflua romaneto kiu samtempe estas streĉe interesa, kore emociigi kaj talente verkita. Lingvo kaj stilo de la traduko estas bonaj. 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 711
Citaĵo
 ,,La junulino el Stormyr“ de Selma Lagerlöf, trad. de O. Frode, aperis en bela eksterajo kaj bona preso. La sentoplena rakonto pri amo kaj malfeliĉo de juna, brava knabino prenis siajn personojn el la sveda kampara popolo. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.78 (jul 1931
Citaĵo
 Drameca rakonto el la sveda kampara vivo. Leginte la libron, oni sentas grandan simpation al la ĉefaj personoj, kiuj faras agojn, laŭ morala vindpunkto heroajn, tute simple kvazaŭ tio defluas nature el ilia rekta karaktero. La eldonistoj faris kontrakton kun D-ro Lagerlof por la eldonado de ŝiaj verkoj en Esperanto. Ili tiel fakte servos sian patrujon kaj samtempe la esperantan legantaron, kiu ĝojos konatiĝante kun tiu forta kaj origina verkado. La traduko estas farita en vera internacia lingvo senerara. Sur paĝo 46, preseraro metigis realizebla anstataŭ realigebla . 
— Belga esperantisto n187 (jul-aug 1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. literumita La Junulino el Stormyr en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 711

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]