La kanto de la ŝtormopetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kanto de la ŝtormopetrelo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Maksim Gorkij
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
vdr
Buntpieda petrelo, pentrita de John James Audubon.

"La kanto de la ŝtormopetrelo" (ruse "Песня о Буревестнике") estas mallonga poezia verko de la rusa verkisto Maksim Gorkij en 1901.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1901, neniu rajtis kritiki la caron rekte kaj espere resti senpune. La lingva kodalvoko por revolucio estis la fiera ŝtormopetrelo, sentima de ŝtormo (tio estas, revolucio), malkiel aliaj animaloj kiuj ŝirmiĝas.

Maksim Gorkij verkis la poeziaĵon "La kanto de la ŝtormopetrelo" Marte de 1901 en Niĵnij Novgorod. Ĝi estis unuafoje publikita en la gazeto Zhizn en Aprilo de 1901.[1] Gorki estis arestita pro la publikigo de la kanto, sed estis liberigita tuj poste.

La poemo estis poste menciita kiel "batala himno de la revolucio",[2] kaj la epiteto Burevecnik Revoljucii (La ŝtormopetrelo de la Revolucio) tuj ligiĝis al Gorkij mem.[1] Laŭ Nadeĵda Krupskaja, "La kanto" iĝis unu el preferataj gorkiaj verkoj de Lenin.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Maxim Gorky: La kanto de la ŝtormopetrelo Arkivigite je 2013-05-28 per la retarkivo Wayback Machine" (en rusa).
  2. "A Legend Exhumed Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine", revizio de la libro de Dan Levin nome Stormy Petrel: The Life and Work of Maxim Gorky. TIME. 25an de Junio, 1965.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]