La kastelo de Amboise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kastelo de Amboise
france: Le château d'Amboise
monumento
Amboise03.jpg
Oficiala nomo: Château d'Amboise
Lando Flago de Francio  Francio
Regiono Centro
Departemento Indre-et-Loire
Municipo Amboise
Historia regiono Touraine
Konstruaĵo Regâ loĝdomo
Situo La kastelo de Amboise
 - koordinatoj 47°24′47″N 0°59′9″E  /  47.41306°N, 0.98583°O / 47.41306; 0.98583 (La kastelo de Amboise)
Stilo Renesanca
Situo kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo kadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Château d'Amboise

La kastelo de Amboise superstaras Luaron en Amboise en la departemento Indre-et-Loire. Ĝi apartenas al la kasteloj de la Luarvalo. Antaŭ ol esti kunligita al la krono en 1434, la kastelo apartenis, de pli ol 4 jarcentoj, al la potenca familio de Amboise. Dum la Renesanco, ĝi utilis kiel loĝloko al pluraj reĝoj de Francio. Ĝi estis plejparte detruita post la Revolucio . La kastelo de Amboise estas klasita historia monumento en la listo de 1840.

Historio [redakti | redakti fonton]

La loko de Amboise, loĝita ekde la antikveco, estas strategia etapo laŭlonge de Luaro. Opidumo estas tie konstruita sur la loko nomata « les Chantelliers », sur altebenaĵo inter la riveroj Luaro kaj Amasse. En 504, Klodvigo, reĝo de la Frankoj, kaj Alariko, reĝo de la Visigotoj, renkontiĝas sur la Ora Insulo (Ile d’Or en la franca). Iom poste, Klodvigo venkas la Visigotojn en Vouillé en 507. Tiuj forlasas Luaron kaj retiriĝas suden . Kvar cent jarojn poste, dum la epoko de la normandaj invadoj kaj per interkonsento kun la Francaj reĝoj Karolo la Kalva kaj Ludoviko la Balbutanta, Adalard, Ĉefepiskopo de Tours, kies familio kontrolas Amboise, konfidas la protektadon de la loko al du el siaj parencoj : Ingelger, la edzo de Adelais, kiu estas nevino de Adalard kaj Sulpicio la Unua el Buzançais . Ingelger plialtigas la fortikaĵojn de la urbo. Ĉirkaŭ la jaro 1000, Amboise estas la plej bone protektita loko en la tuta okcidento de Francio. Komence de la 12a jarcento, senjoroj de Amboise plene ekkontrolas la urbon kaj ties fortresojn. Ludoviko de Amboise, unu el la membroj de la senjora familio, partoprenis en 1431 komploton kontraŭ Ludoviko de la tremoille, favorato de Karolo la Sepa. Senmaskigite, unue li estas mortkomdamnita, antaŭ ol esti pardonita. Krome lia kastelo estas konfiskota en 1434. Ekde tiam , Amboise eniĝas en la reĝa bieno. Rapide, Amboise iĝas vera reĝdomejo kaj Karolo la Oka faras ĝin vera palaco. La filo de Karolo la Sepa , Ludoviko la Dekunua, edukigas sian filon (la estonta Karolo la Oka) en Amboise, pro sekuraj kialoj. Naskiĝinte en 1470 en la kastelo, la kronprinco Karolo ŝatas Amboise kaj faras ĝin sia preferata domejo. Tie, li estas edukita sub la protektado de Jean Bourré, Senjoro de Tureno (Touraine en la franca).

Aera vidaĵo de la kastelo

Karolo la Oka, faris ĉi-tie la unuajn elstarajn konstruaĵojn ekde la komenco de sia reĝado, kaj entreprenas gravajn modifojn de 1492 ĝis sia morto en 1498 :

  • La kapelo Sankta-Huberto,
  • La alo, nomita « Karolo la Oka », ankaŭ laŭ la gotika flamstilo, inkluzivanta la loĝejon de la reĝo kaj reĝino,
  • La du rajdovojaj turoj (Turo de la Minimes kaj Turo Heurtault),
  • Parko estas taŭgaranĝita sur la teraso, oni trovos pli malfrue buston de Leonardo da Vinci, kaj islaman memormonumenton por la akompanantoj de Abd El Kader forpasintaj en Amboise dum ties mallibereco.

Interesegite de la itala kulturo, kiun li malkovris dum italaj militoj, Karolo la Oka invitas en Amboise multajn italajn artistojn en 1495 (Dominique de Cortone kaj Fra Giocondo interalie), kiuj transformas la kastelon laŭ la modo de la Renesanco. Li ankaŭ varbas la hortikulturiston Pacelo da Mercogliano por la taŭgaranĝo de la ĝardenoj. Evidente, aliaj elementoj estas superkontrolotaj de francaj artistoj. La konstruado estas superkontrolita de Raymond de Dezest, juĝprefekto de Amboise, helpe de tri arkitektoj : Colin Biart, Guillaume Senault kaj Louis Armangeart assistitaj de la majstroj Jacques Sourdeau kaj Pierre Trinqueau. Pli ol 250 masonistoj daŭre laboris sur tiu konstruejo. Karolo la Oka forpasis en Amboise pro cerba hemoragio en 1498 en la aĝo de 27 jaroj, post kiam li kapfrapintis pordan suprasojlon la 7an de aprilo, sur la vojo al polmoludejo. Ludoviko la Dekdua, lia posteulo, konstruigas tie duan alon, ortan kun la alo Karolo la Oka, laŭ la renesanca stilo. Li transdonas la bienon al Luiza de Savojo, kiu edukas tie siajn du infanojn, Margareta kaj Francisko de Angoulême, kiu estis antaŭvidita por postveni Ludovikon la Dekduan. Kiam Ludoviko la Dekdua forpasas en 1515 kaj Francisko la Una surtroniĝas, la kortego iom post iom malinteresiĝos pri la kastelo de Amboise. Kvankam la konstruado daŭras, per la elfino de la turo Heurtault kaj la retaŭgaranĝo de la alo Ludoviko la Dekdua, la reĝo preferos aliajn loĝejojn kiel la kastelojn de Chambord, Blois aŭ Fontainebleau.

Li tamen invitis Leonardon da Vinci restadi en Amboise en la Clos Lucé situanta apud la kastelo. Subteraĵo ebliganta ligon inter la du lokoj estas borita. La fama pentristo mortis en 1519 en Amboise kaj estas entombigita unue en la kanonika preĝejo Sankta-Florentino, kaj due en la kapelo Sankta-Huberto.

Henriko la Dua, lia filo, daŭrigos la plivastigon de la konstruaĵo, ordonante la konstruadon de novaj konstruaĵoj sur la orienta parto. En 1560, dum la mallonga regno de Francisko la Dua, okazis en la kastelo la komploto de Amboise, post kiu venos la religiaj militoj.

La kastelo antaŭ 1579

Ekde Henriko la Tria, la reĝaj restadoj iĝis pli maloftaj kaj poste preskaŭ neekzistantaj. Iom post iom, la kastelo transformiĝas en luksan malliberejon por la gravuloj de la ŝtato. En 1626, Cezaro, duko de Vendôme kaj ties frato Aleksandro, ĉefprioro en Francio estas tie enkarcerigitaj pro komploto kontraŭ Richelieu. Poste la kastelon ekposedas la frato de la reĝo, Gastono de Orleano. Tiu ĉi plenumas kelkajn malkonstruadojn en la 1660aj jaroj. Denove konfiskite de la reĝo, Amboise reiĝas malliberejo. Ludoviko la Dekkvara enfermos tie Nikolao Fuketo kaj la dukon de Lauzun.

Bieno de la duko de Choiseul en la 18a jarcento, tiu ĉi forlasas ĝin ĉirkaŭ 1760 por ekloĝi en Chanteloup kelkajn kilometrojn for sude de Amboise. La kastelon ekposedas poste la duko de Penthièvre, antaŭ ol la konfisko far la nacio en 1792, meze de la franca revolucio.

Granda parto de la kastelo estas detruita dum la unua imperio, kiam Napoleono donacas la kastelon jam en malbona stato al la eksa konsulo Roger Ducos, kiu, ne havante la monrimedojn restaŭri la tuton, preferis detrui la du trionojn de la konstruaĵo (kanonikan preĝejon Sankta-Florentino kaj la loĝejon de la reĝinoj interalie) inter 1806 kaj 1810.

Ludoviko-Filipo la Unua heredis la kastelon pere de sia patrino. Li apartigis la malnovajn remparojn per la detruigo de la apudaj domoj kaj redekoris la alon Ludoviko la Dekdua. Gi estas denove konfiskita dum la revolucio de 1848.

En 1848, sekve de kapitulacitraktato ne respektita de la francaj aŭtoritatoj, la emiro Abd El Kader, kaj cento da kunuloj estas enkarcerigitaj tie, antaŭ ol esti liberigataj de Napoleono la Tria en 1852.

En 1873 la familio de Orleano denove ekposedas la kastelon kaj transformas ĝin en loĝdomo por gemaljunuloj. Ekde la komenciĝo de la 20a jarcento s-ro Ruprich-Robert kaj ties filo ekrestaŭrigas la konstruaĵon. Hodiaŭ la kastelo estas administrata de la fondaĵo Sankta Luidoviko.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Reĝa loĝdomo[redakti | redakti fonton]

AmboiseChateau.jpg

La loĝdomo staras fronte al la Luaro kaj troviĝas sur la kulmino de la kastela monteto. Unua ekzemplo de la itala inspiro borde de la Luaro, ĝi montras la progresan transpason inter la gotika kaj renesanca arkitekturo.

Terasoj de la kastelo de Amboise[redakti | redakti fonton]

Fasadoj[redakti | redakti fonton]

Lukoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo Sankta-Huberto[redakti | redakti fonton]

La kapelo Sankta-Huberto estas konstruita kaj skulptita inter 1491 kaj 1496 de flandraj artistoj laŭ la perfekta gotika flamstila gusto el ŝtono kaj kreto de Tureno (kalka ŝtono) laŭ la ordono de Karlo la Oka, antaŭ ol tiu ĉi malkovras la italan arkitekturon. Poste la kapelo estas uzita de Ana de Bretonio kiel oratorio antaŭ ol iĝi la supozata lasta loĝejo de la korpo de Leonardo da Vinci mortinta en Amboise en 1519.

La lintelo de la enirpordo bildigas la ĉasadon de Sankta-Huberto. La iom freŝdataj vitraloj priskribas epizodojn de la vivo de Sankta Ludoviko, kaj la timpano datiĝanta de la 19a jarcento montras Karolon la Okan kaj Anan de Bretonio.

Turo de la Minimes kaj turo Heurtault[redakti | redakti fonton]

Interna vidaĵo de la turo de la Minimes

La turo de la Minimes kaj la turo Heurtault, ambaŭ masivegaj, ebligis al karosoj kaj jungaĵoj suprenveturi sur la terason ĉar oni alveturas al la supro per malkrutaj deklivoj. La turoj situas respektive sur la norda kaj okcidenta fasadoj de la kastelo. Ili havas renesancan arkitekturon.

Interne[redakti | redakti fonton]

Gardistara salono[redakti | redakti fonton]

La gardistara salono kun ogivkruciĝaj volboj ebligis kontroli la alirejon al la etaĝo okupata de la reĝo. La salono estas meblita per gotikaj kofro, benko kaj telerŝrankoj el masiva kverko en la stilo de la 15a kaj 16a jarcentoj.

Gardistara promenejo[redakti | redakti fonton]

Tiu malfermita galerio ebligis prigardi la luaron kaj la ĉirkaŭajojn de Amboise. Tie estas eksponataj kopioj de desegnoj fare de Jacques Androuet du Cerceau ilustrantaj la gravecon de la kastelo en 16a jarcento.

Salono de la nobela gardistaro[redakti | redakti fonton]

La gardistaro proksima al la suvereno ĉefe konsistis de nobeloj. La salono de la nobela gardistaro kontrolis la alirejon al la ŝtuparo kondukanta al la supera etaĝo. La ĉambro disvolviĝas ĉirkaŭ centra piliero aŭ « gotika palmo » subtenanta la tuton. Oni observas en la 19a jarcento faritajn kopiojn de kirasoj de la 16a jarcento : batalkiraso kaj paradkiraso pli malpeza. Oni rimarkas ankaŭ maristan kofron de la 17a jarcento.

Salono de la tamburinistoj[redakti | redakti fonton]

Tiu salono respondas la lokon, kie oni riĉe vestas la reĝon. Ĝia nomo rilatas kunla multaj festoj kaj baloj okazigitaj en la kastelo dum la reĝado de la Valois. La planko konsistas el kaheloj el kuirita tero ornamitaj per liliaj floroj inspiritaj de la 15a jarcento. La meblaro konsistas el Renesanca tablo, el gotika katedro ornamita per la blazono de la kardinalo Georges el Amboise, kaj kofro datiĝanta de la reĝado de Karolo la Oka. Sur la muroj, tapiŝo de Flandrioj de la 16a jarcento bildigas la omaĝon de la familio de Darius al Aleksandro la Granda …

Salono de la konsilio[redakti | redakti fonton]

En tiu vasta ĉambro (la plej granda en la kastelo) kunvenigis la reĝo sian konsilantaron, vera poluso de la regâ potenco. La ĉambro havas du kamenojn : la unua, ekipita per trapezoida kamenkapuĉo, estas ankoraŭ influita de la gotika tradicio dum la dua (ĉe la alia ekstremo de la ĉambro) ilustras la renesancan stilon. L a blazono de Ana de Bretonio (lilifloroj kaj ermenaj punktornamaĵoj), dekoracias multajn elementojn de la ĉambro : kamenkapuĉo de la unua kameno, centraj pilieroj, vitraloj de la fenestroj al la Luaro. La emblemo de Karlo la Oka ( spado flamstila aŭ palmforma) ankaŭ ornamas la kamenkapuĉon de la unua kameno. Sur la plafono estas enskribitaj monogramoj de Karlo la Oka (interplektornamo de C) kaj de Ana de Bretonio (litero A).

Sur la flankoj, on observas seĝegojn dorsapogitajn al la muroj, benkojn kun dorsapogiloj ornamitaj per tukfaldoj el gotika stilo. Sur la muroj estas eksponitaj portretoj de reĝoj Burbono : Henriko la Kvara ( laŭ Franz Pourbus), kaj Ludoviko la Dektria (laŭ Philippe de Champaigne).

Apartamentoj de renesanca stilo[redakti | redakti fonton]

Salono de la vinverŝisto[redakti | redakti fonton]

Tiu salono montras multajn ŝanĝojn kunportitajn de la renesanca gusto, interalie en la artoj de tablo. La salono estas samtempe meblita laŭ gotika stilo : telerbreto (ankaŭ nomata kredenco aŭ telermeblo), kofro, du seĝegoj ; kaj laŭ renesanca stilo : seĝego, tabloj laŭ la itala maniero ekipitaj per kromtabuloj, juglanda kofrego skulptita kaj antaŭe origita. La muroj estas ornamitaj per tapetoj el Aubusson el la 17a jarcento laŭ ŝablonoj de Le Brun.

La embrazuro de la fenestro ornamita per bastonoj de pilgrimantoj, saketoj plenaj je moneroj, kaj dusako, rememorigas, ke Amboise estis haltejo de la pilgrimantoj, kiuj paŝadis al Sankta Marteno el Tours antaŭ ol plu iri ĝis Santiago de Compostela.

Dormoĉambro de Henriko la Dua[redakti | redakti fonton]

Chateau d'Amboise 3.JPG



La dormoĉambro de Henriko la Dua posedas ornamitan liton laŭ la stilo de Henriko la Dua kun grandaj mezuroj (2,18m x 1,82m). Ankaŭ notindas juvelkofro ekipita per duobla fundo, kaj pordkurtenoj kaj tapetoj de Bruselo kaj Tournai el la fino de la 16a jarcento kaj el la 17a jarcento.

Antaŭĉambro kun ŝnurformaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kameno.



Temas pri la eksa antaŭĉambro de la renesancaj apartamentoj ( La enirejo hodiaŭ malaperis). La kamenkapuĉo estas ornamita per interplektaĵoj de ŝnuroj (simbolo de la franciska ordeno), kaj per ĉirkaŭkolo de la ordeno de sankta Mikelo, cîrkaŭ la blazono de Ana de Bretonio. Koncerne la lignan panelon super la kameno, ĝi estas ornamita per la salamandro, emblemo de Francisko la Unua.

Apartamentoj « Ludoviko-Filipo »[redakti | redakti fonton]

Laborcâmbro Ludoviko-Filipo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉambro estas restarigita laborĉambro sub Ludoviko-Filipo. Tie eblas admiri portreton de la dukino de Orleano, patrino de Ludoviko-Filipo, kaj, sur komodo, reduktitan modelon de la « Belle Poule », ŝipo estrita de la princo de Joinville, filo de Ludoviko-Filipo, dum la reveno al Francio de la cindroj de Napoleono la Unua.

Dormoĉambro Ludoviko-Filipo[redakti | redakti fonton]

Chateau d'Amboise 4.JPG

Tiu ĉambro estas meblita laŭ la stilo de la « unua imperio » :boatforma lito laŭ la stilo « Récamier », skribtablo, tableto kun unu nura kvarkolona piedo, komodo el ligno plakita per mahagono ; kaj laŭ la stilo Ludoviko-Filipo : septirkesta mebleto el mahagono, seĝo kun aĵuraj interkrucaĵoj.

Ĉe la muroj oni rimarkas Portreton de Sinjorino Adelaïde, pentrita de Court, kaj Portreton de gedukoj de Orleano, laŭ Franz-Xaver Winterhalter.

Muzika Salono[redakti | redakti fonton]

La meblaro de tiu vasta muzika salono precipe konsistas el horizontala piano Erard el palisandra plakaĵo el Rio el la 19a jarcento, el skribtablo kaj konzolo laŭ la Restaŭrada stilo, kaj dorsapogila seĝo kun stangeto el mahagono stampita de Jakobo. Sur la muroj estas montrataj Portreto de Ludoviko-Filipo la Unua bildigita kun la insignoj de la monarkio kaj la konstitucia ĉarto de 1830, Portreto de la reĝino Marie-Amélie, kun du el ties filoj, la duko de Aumale kaj la duko de Montpensier, kaj Portreto de Ludoviko-Filipo-Jozefo, tiel nomata Filipo-Egaleco. Ankaŭ notindas Portreto de Abd El Kader, sur stablo.