La kavaliro en panterfelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La kavaliro en la panterfelo)
ვეფხისტყაოსანი
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ŝota Rustaveli
Lingvoj
Lingvo kartvela lingvo
Eldonado
Eldondato 1180
Ĝenro epopeo
vdr
Reĝo Rostevan kaj Avtandil iras ĉasi. ilustraĵo de manskribaĵo de Mamuka Tavakaraŝvili, 1646
Manuskripta eldono

La kavaliro en la panterfelo (kartvele ვეფხისტყაოსანი Vepĥistkaosani) estas fama eposo verkita en la 12-a jarcento (kvankam la konservita kopio estas de la 16-a jarcento) de la kartvela poeto Ŝota Rustaveli, kasisto (Meĉurĉletuĥucesi) de la reĝino Tamara de Kartvelio. La kavaliro en la panterfelo kelkfoje estas konsiderata la nacia eposo de Kartvelio. Ĝi estis unuafoje presita en 1712 en Tbiliso.

En la eposo, Rustaveli parolas pri la humanismaj idealoj de la mezepoka Eŭropo: kavalireco, amo, amikeco, korteza amo, kuraĝeco kaj bonŝanco. La herooj de la poemo estas kuraĝaj, filantropaj kaj bonvolaj, kvankam ili estas ne nur kartveloj. La regionoj de Arabujo, Ĉinujo kaj Barato aperas en la poemo.

La historio temas pri pasia serĉado de virino, simbolo de la suno, forkaptita al la okcidento trans la maro, fare de kavaliro kiu prenas sur sin mem tasko liberigi ŝin.

Ankaŭ la hungara pentristo Mihály Zichy faris ilustraĵojn por la libro.

Aktuale aĉetebla traduko en Esperanto estas: Ŝota Rustaveli: Kavaliro en tigra felo. Traduko al Esperanto de Zurab Makaŝvili. Lingve reviziis Renato Corsetti. 2-a, reviziita eldono. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, ISBN 978-2-36960-133-3 (= MAS-libro n-ro 205).

Trial serĉas Avtandil. Miniaturo de Mamuka Tavakaraŝvili. la 17-a jarcento

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]