La kvarenjona Ĉarto
La kvarenjona Ĉarto [1] estas ia doktrina kaj ideologia programo de la prapatro de la Belga Socialista Partio kaj de la Komunista Partio de Belgio: la Belga Laborista Partio (france: Parti Ouvrier Belge; nederlande: Belgische Werkliedenpartij), starigita en 1885.
Historio [redakti]
La ĉefa redaktoro estis Emile Vandervelde, kiu inspiriĝis de la Enciklopediistoj (Diderot, Voltero, ktp.) kaj de la grandaj principoj naskiĝintaj el la Franca Revolucio de 1789, kaj de marksismo. Unue, la kongreso devis okazi en Monso en Belgio, sed pro sangelverŝa bataleto de la 17-a de aprilo 1893, dum kiu la monsa civita gardantaro pafis al borinaj [2] ministoj, kiuj volis penetri en la urbon, oni decidis, laŭ la volo de la borinoj, transloki la kongresan sidejon de la Belga Laborista Partio al Kvarenjono. La ĉarto estis aprobita la 26-an de marto 1894, post du tagoj da laboro, de la federacioj de la Belga Laborista Partio kunigitaj por ilia 10-a kongreso en Kvarenjono.
La teksto de La kvarenjona Ĉarto troviĝas en Vikifontaro.