La lasta Usonano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lasta Usonano
La lasta Usonano
La lasta Usonano
Aŭtoro John Ames Mitchell
Eldonjaro 1912
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj 46
vdr

La lasta Usonano [1][2] estas la Esperanta versio de la anglalingva originalo The Last American, verkita de John Ames Mitchell kiun tradukis Lehman Wendell. Unuan eldonaĵon de 46 paĝoj en 1912 publikigis la eldonejo Möller & Borel en Berlino kiel volumon 20 en la serio Esperanta Biblioteko Internacia. Dua 48-paĝa eldonaĵo aperis en 1924 ĉe la eldonejo Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno.

Represoj aperis ĉe Whitefish en 2008 (48 paĝoj; ISBN 978-0548907252 kaj 2010 (50 paĝoj; ISBN 978-1161743890). Bibliobazar el Charleston (Suda Karolino) prizorgis 54-paĝan represon en 2009 (ISBN 978-1110297696, 978-1110297726, 978-1110297740).

La verko estas la fikcia taglibro de Persa admiralo en la jaro 2951, kiu re-malkovras Usonon kiu ĵus restariĝas el okazinta klimata apokalipso.

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu libreto, n.o 20 de la Esperanta Biblioteko Internacia (0.100 Sm.) estas tre leginda verketo, bonstila kaj por ĉiuj senpene komprenebla. Ĝi estas fantazia rakonto el la jaro 2951. ĉiuj usonanoj mortis krom unu. Persa ŝipo kun eksploradaj celoj alvenas en la ruinoj de Nov Jorko. Iu el la pasageroj (sic), profesoro de historio donas kuriozajn detalojn pri la vivmaniero kaj kutimoj de la iamaj Usonanoj. 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)
Citaĵo
 Sprita malkovro de malproksima estonteco, kiu permesas al la aŭtoro iomete ŝerĉi (sic) pri la nuntempaj loĝantoj de sia lando. 
— Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925)
Citaĵo
 Meditiga kajereto! Ĝi enhavas en humora formo la historion de la usonanoj, kia ĝin skribos estontaj historiistoj. La taglibro de persa esplorkavavano al la forgesita kontinento Ameriko estas datita de la 10-a de majo ĝis 7-a de junio de la jaro 2951. Ili ŝipe alvenas kaj trovas la restajojn de ruiniĝintaj urboj. Ĉio estas por ili stranga kaj ankaŭ por la kunestanta specialisto, profesoro por historio kaj lingvoj antikvaj, neklarigebla. Post longa migrado ili trovas duonsovaĝulon kun lia edzino kaj maljuna viro. Tiuj estis la lastaj, kiuj restis el sia raso. "En antikvaj tempoj la lando enhavis multajn milionojn da samlandanoj. Ili estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne povis legi. Li havis du nomojn, unu estis „Jon“, la alian li jam forgesis.“ En ebria stato post ĝuado de forta alkoholajo mastro kaj gastoj interbatiĝas, li majstre boksas kaj boksmortigas ses persojn kaj mem estas mortbatata fine. — La enkonduka frazo de la libreto tekstas: „Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas legi averton en la subita leviĝo kaj neatendita formorto. de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro estas dediĉita.“ 
— W. Smital.Aŭstria Esperantisto (revuo) n.38 (dec 1927)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3919, paĝo 356
  2. Courtinat, Léon 1964-1966 : Historio de Esperanto, Bellerive-sur-Allier, paĝo 303

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]