La lasta tento de Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ο τελευταίος πειρασμός
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Nikos Kazantzakis
Lingvoj
Lingvo greka lingvo
Eldonado
Eldondato 1954
Loko Grekio
Eldonejo Simon & Schuster
Ĝenro religio • historia fikcio
vdr

La lasta tento de Kristo, aŭ ankaŭ simple La lasta tento, (en greka: Ο Τελευταίος Πειρασμός, O Teleftéos Pirasmós) estas historia romano verkita de Nikos Kazantzakis, unuafoje publikigita en sia originala greka en 1955. La romano priskribas la vivon de Jesuo Kristo kaj liajn luktojn kontraŭ variaj formoj de tento, kiel pro timo, dubo, deprimo, malemo kaj volupto.

Post sia publikigo, la libro estis kondamnita de la Romkatolika Eklezio kaj de la Grekortodoksa Eklezio; ĝi ekde tiam suferis la akran malakcepton de nombraj kristanaj grupoj kaj de ekstremdekstraj organizaĵoj. Filmo de 1988 adaptis la romanon kaj uzis la saman nomon, reĝisorita de Martin Scorsese; ĝi denove levis similan polemikon.

La religia tezo de la verko bazas sur la ideo, ke Jesuo devis suferi tentojn; ĉar male lia figuro estus nur tiu de iu ajn filozofo. Li devis akcepti la morton sur la kruco, nur post tento eviti ĝin pro timo.