La lingvaĵo de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Language of God: A Scientist Presents Evidence for Belief
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Francis Collins
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2006
Eldonejo Free Press
Ĝenro religioscienco
vdr

La lingvaĵo de Dio. Sciencisto prezentas pruvon por kredo. (The Language of God: A Scientist Presents Evidence for Belief) estas eseo de 2006 de usona scienculo Francis Collins (jam direktoro de la Projekto Homa Genomo), en kiun li enkondukas sian personan vidpunkton pri la mondo kaj evoluismo kaj rilatoj inter kredo kaj scienco. Ĝi estas difinebla kiel “teisma evoluismo” kaj estas bone reprezentata de la neologismo "BioLogos", forĝita de la aŭtoro, per la unuigo de du vortoj de la antikva greka lingvo, nome bios (vivo) kaj logos (parolo, racio). Lia celo estas harmoniigi la sciencan kaj spirita-religian pri la mondo vidpunktaron.

Plua klarigo pri la celoj de la verko[redakti | redakti fonton]

En sia koncepto Collins proponas sintezon inter scienco kaj kredo kiu sin bazu sur du argumentadoj: la tieldirita antropica principo kaj sur morala leĝo. Laŭ Collins, vidpunkte de la materiaj fenomenoj oni observas surprizigan konverĝon al vivo flanke de la fizikaj fundamentaj konstantoj de la Universo; plej eta modifo de la konstantoj difinantaj la propraĵojn de la materio kaj energio de la universo igus neebla la persiston aŭ la aperigon de la vivo. Krome, laŭ Collins, evoluismo tipe darvina ne sufiĉas por eksplikado de la ekzisto de valoroj kiel altruismo. Tiu tezo, laŭ la aŭtoro, devus pruvi la intervenon de Unua Kaŭzo, nome Dio, disponigante la universon tiamaniere ke ĝi direktiĝu al vivo kaj samtempe kreante la animon, sidejo de la morala leĝo.

BioLogos(o) do esprimas konvinkon ke Dio estas la fonto de la tuta vivo kaj ke la vivo estas manifestacio de lia volo. Biologoso ne provas enmeti Dion en la lagunoj de onia kompreno pri la natura mondo; prefere li proponas Dion kiel respondon al problemoj al kies solvo, laŭ Collins, scienco ne estas deputita alfronti ("De kie la universo?", "Kiu la senco de la vivo?", "Kio pri ni post la morto?"). Laŭ Collins, la vero povas esti verigita nur de la spirita logiko de la koro, de la menso kaj animo. Per tia doktrino estas oferata alternativon kaj al Kreismo, nome al la dokrtino postulanta intertempan intervenon de Dio ĉiopova (ne nur, do, per la unua ago kreanta) kaj al Inteligenta Dezajno (kiu apriore supozas ke la kreita naturo por evolui al vivo postulus novajn senĉesajn intervenojn de Dio): ambaŭ elpensitaj en la usonaj kristanaj medioj kie la evoluismo proponita de Darvino kaj ĝiaj sinsekvaj aldonoj estas kritikataj kiel fundamentomankaj.

Koncepto pri la mondo[redakti | redakti fonton]

Teisma evoluismo subtenas ke la universo estis originita el nenio eble (sed necese) 14 miliardoj da jaroj antaŭe kaj ke, malgraŭ altegaj kontraŭaj probabloj, ŝajnas ke la karakteroj de la universo estis ellaboritaj ĝuste por konsenti la vivon.

Ankaŭ se ne estas konata la mekanismo de la origino de la vivo, la procedo de la evoluo kaj natura selektado havus tempon kaj favorajn cirkonstancojn por evolui al komplekseco biologia. La evoluo, se startinta, ne plu necesus korektojn kaj puŝojn (Kreismo).

La homa estaĵo estus parto de tiu procedo, ĉar ĉiuj homaj estaĵoj havus komunan antaŭulon kune kun la antropomorfaj simioj, el kiu ili tamen distanciĝus per iuj karakteroj unikaj kaj propraj, neeksplikeblaj per la nura evoluismo. Tiuj karakterizoj kiel la libera volo aŭ morala leĝo, la scio pri la bono kaj malbono, la serĉado pri Dio... estus komunaj al ĉiuj civilizoj de la tero kaj substrekus la naturan spiriton de la homo.

Laŭ tiu koncepto de Collins, Dio estus la kreinto de ĉio ĉar la evoluo estas elpensita kaj planita de li: kaj la homo estis volita de Dio libera, nome kapabla, do, elekti la bonon aŭ la malbonon kaj per ekzercado de tiu libero la homo pretigas ankaŭ sian definitivan destinon. Tion, tamen, la BiosLogos(o) scias el alia fonto (religio), kvankam suspektebla kaj montrebla ankaŭ se natura fonto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]