La Majstro kaj Margarita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La majstro kaj Margarita)
Saltu al: navigado, serĉo

La majstro kaj Margarita (ruse: Мастер и Маргарита) estas romano de Miĥail Bulgakov publikigita tra la jaroj 1966 kaj 1967. La intrigo pivotas ĉirkaŭ la politikaj kaj percenzuraj persekutoj suferitaj de la verkisto kaj dramisto (difinita Majstro) flanke de sovetiaj aŭtoritatoj de 1930-aj jaroj kaj liaj enamiĝo kaj amrilato al Margarita Nikolaevna, kaj ĉirkaŭ lia liberigo danke al vizito de la diablo al la tiama ateista Sovetunio; al liaj travivaĵoj paralele interplektiĝas tiu de la evangelia proceso kies protagonistoj estas la Mesio kaj Pontio Pilato, eventoj kiuj estas ankaŭ objekto de kontestata teatra ellaboraĵo de la Majstro mem.
Diversaj kritikistoj konsideras tiun verkon, karakterizita per rimarkinda ironia spirito kontraŭ la senmova sovetia realo, unu el la ĉefverkoj de la ruslingva literaturo de la 20-a jarcento[1]. Eugenio Montale difinis la romanon «miraklo kiun ĉiu devas saluti kun kortuŝo»[2], dum Veniamin Kaverin skribis: «pro originaleco malfacilos trafi samvaloran verkon en la tuta monda literaturo»

Redakto kaj publikigo[redakti | redakti fonton]

La kato/demono Behemot estas unu el la precipaj roluloj de la romano.

La manuskriptoj ne brulas sentencas Voland al la Majstro.

Bulgakov komencis verki la romanon en 1928, sed la unua versio estis detruita (kiel asertas la aŭtoro mem, ĝi estis bruligita en stovo) en marto 1930, kiam Bulgakov estis informita pri la baldaŭa cenzuro kiu estus plonĝanta sur lia verko kies enhavo estas juĝata kabala (ruslingve:Кабала святош). Bulgakov rekomencis sian laboraĵon en 1931, kompletigante tiel la duan redakton, en kiu la intrigo estis jam solida kaj simila al tiu definitiva, en 1936. La tria versio de la verko estis kompletigita en 1937, sed la aŭtoro daŭrigis ĝin “purigi” kun la helpo de la tria edzino Elena Šilovskaja. Li ĉesos perfektigi la kvaran version nur kvar semajnojn antaŭ sia morto, en 1940, kaj tiel La Majstro kaj Margarita estos finita de la edzino en 1941. En la revuo «Moskva», nur en 1966 aperis cenzurita versio de la romano: ĉirkaŭ la 12% de la verko estis preterlasata kaj parto eĉ pli ampleksa estis modifita [3]. La eroj cenzuritaj kaj tiuj modifitaj estos, male, publikigitaj en samizdato kune kun la indiko de ĉiuj eroj malaperigitaj de cenzuristoj.

En 1967 la eldonejo Posev de Frankfurto aperigis al la merkato la verkon integran rekonstruitan el la samizdatoj.

En Sovetunio la unua kompleta versio de la libro zorgita de Anna Saakjants, estis publikigita en 1973 en la revuo «Chudožestvennaja Literatura» («Художественная литература» = rakonta): tiu versio restos tiu definitiva ĝis 1989, kiam ĝin anstataŭis tiu zorgita de la literatura spertulino Lidija Janovskaja kiu helpiĝis per ĉiuj disponeblaj manuskriptoj. La origina nukleo de la romano eble estas duobla: la "historio de Pilato" kaj la historio "de la Diablo en Moskvo"[4]. Jam en 1928 Bulgakov estis verkinta rakontaĵon titolitan la konsilanto kun la hufoj kaj la skemo de rolulo kiu enrompas de alia dimensio al Moskvo estis jam utiligita en la Aventuroj de Čičikov.

Ankaŭ la romanaĵo de Pontio Pilato estis jam verkita en 1928, laŭ kritikisto Milivoje Jovanovic,[5] kaj estis publikigita en ĉeka revuo [6] kiel rakonto izolita dum fakte koncernis ĉapitron de la romano en unu el la unuaj versioj.

La romana intrigo[redakti | redakti fonton]

Fresko kunmetita el multaj epizodoj kunligitaj inter si, la romano disvolviĝas sur du precipaj rakontaj niveloj, al kiuj korespondas du malsamaj medioj: la unua Moskvo de la 1930-aj jaroj, en kiu troviĝas Satano en la vestoj de Voland (Воланд), mistera eksterlanda profesoro, spertulo pri nigra magio, ĉirkaŭata de koterio de personoj iom strangaj: paĝio Korov'ev (Коровьев), kromnomita Fagoto (Фагот), eksa kapelestro kovrita per vestoj groteskaj; la kato Behemot (Бегемот)[7]; sikario Azazielo (Азазелло)[8]; la pala Abadonna (Абадонна), kun sia mortiga rigardo, kaj fine la sorĉistino Hella (Гелла)[9]. La alveno de la grupo alestigas konfuzegon ne nur inter la membroj de grava sovetia literatura societo, la MASSOLIT[10], kiu havas sidejon ĉe la Domo Gribojedov, loko de kunvenoj de la alta moskva socia elito de la tuta Moskvo.

Unua libro[redakti | redakti fonton]

(Citaĵo) Sed tiam kiu estas vi, finfine? Mi estas ero de tiu forto kiu por eterne volas la malbonon kaj poreterne plenumas la bonon. (Faust de Goethe, epigrafo de La Majstro kaj Margarita).

La komenciĝo de la romanaj eventoj disvolviĝas ĉe la lagetoj Patriaršie de Moskvo kaj prezentas senperan konfronton inter la prezidento de la MASSOLIT, Miĥail Aleksandroviĉ Berlioz (Михаил Александрович Берлиоз)[11] kaj eksterlanda ĝentilulo kiu asertas esti spertulo pri nigra magio, Voland, ĝuste. Ĉeestanta la renkonton estas la juna poeto Ivan Nikolaevič Ponirev (Иван Николаевич Понырëв), dirita Bezdomnij (Бездомный, ruse “senhejmulo”. Voland, post esti dirinta ke mem scias kiel kaj kiam mortos Berlioz, rakontas al siaj ateistaj kaj skeptikaj interparolantoj ke Jesuo vere ekzistis kaj ke li mem ĉeestis lian proceson en Jerusalemo. Opiniante ke mem trafis frenezulon, Berlioz malproksimiĝas por peti helpon. La literaturisto foriras el la parko ignorante la dirojn de vagabondo iom insolenta (Korov'ev), sed, atinginte la kradpordon, tuj estas trafita de la morto ĝuste laŭ la antaŭvidoj de Voland. Tiuj tragikaj eventoj okazas sub la okuloj de renversita kaj senespera Ivan, kiu provos kaptigi la bandon kaj informi ĉiujn pri la magiaj povoj de la strangulo, sed, male, li estos internigita en frenezulejo ĉar juĝata mensomanka.

En la ĉambro de la psikiatra malsanulejo Ivan estas vizitata de alia paciento, verkisto pelita tien ĉar cenzurita de la kasto de sovetiaj literaturaj kritikistoj rilate lian romanon pri Pontio Pilato. La vizitanto asertas esti Majstro kaj ne plu posedi nomon.[12] La Majstro, kiu estis bruliginta sian verkon kaj forlasinta sian amatinon, vivas en malsanulejo en kompleta foreco el la reala mondo; li aŭskultas la nekredeblan rakonton de Ivan kaj, surprizite pro la nomo de Pontio Pilato, malkaŝas al la poeto ke la profesoro Voland estas ĝuste Satano.

(Citaĵo) «Sed finfine, kiu li estas?» demandis Ivan ekscite skuante la brakojn
«Ĉu vi ne perdos la kvieton? Ni ĉiuj ĉi-enfermitaj estas homoj nefidindaj…»
«Ne, ne!» ekkriis Ivan.
«Diru al mi, kiu li estas?»
«Bone,» respondis la gasto, kaj diris en serioza tono kaj disigante vorton de vorto: «Hieraŭ, ĉe la lagetoj Patriaršie, vi renkontis Satanon.» (Ĉapitro 13-a - La apero de la Heroo).

Jezuo fronte al Pilato de Majstro Bertram (1390 ĉirkaŭ)

Intertempe Voland kaj lia koterio prenas, pere de trompo, posedon de la meblita apartamento de Berlioz, dum la alia kunloĝanto, Stepan Bogdanovič Lichodeev, la direktoro de la varieteo de Moskvo, post esti kontrakte dunginta Voland por spektaklo de nigra magio, estas tujtuje per sorĉo de Azazielo translokita al Jalta sur la Nigra Maro. La sinsekva spektaklo de nigra magio en la varieteo fariĝas perpleksiga evento kiu senvualas la nudecon, la avidecon kaj la kruelecon de la civitanoj de Moskvo.

(Citaĵo) Vendredon matene, nome postmorgaŭe de la malbenita teatraĵo, la tuta oficistaro de la Varieteo […] nome la tuta oficista ĉeestantaro ne troviĝis en siaj laborpostenoj, sed sidis male sur la fenestrosojloj rigardantaj al Sadovaja kaj fiksis la okulojn sur tio kio estas okazinta laŭlonge de la muro de la varieteo. Laŭlonge de tiu muro, duvice, kunpremiĝis amaso da homoj, kiu plilongiĝis ĝis la placo Kudrinskaja. […] La vico estis multe ekscitita […] kaj estis tute absorbita en la diskutado pri la emociemaj rakontoj rilate la senprecedencan spektaĵon de nigra magio. (Ĉapitro 17-a – Tago agitita).

La romano de la Majstro[redakti | redakti fonton]

La dua historio, kiu eventiĝas en la kuro de la tuta romano, interrompante la precipan rakontan fadenon de la okazaĵoj en Moskvo, reelvokas la eventojn okazintajn en Jerusalemo dum la paska periodo epoke de la romia prokuroro Pontio Pilato. Dekomence ĉe la lagetoj Patriaršie Voland informas Berlioz ke mem ĉeestis la proceson kontraŭ la "milda predikanto" Jeshua Ha-Nozri (Jesuo), dum poste tiu historio daŭrigas senpere raportita en iuj paĝoj de la perdita romano de la Majstro, kiuj haltas ĉe tio kio okazis al Pilato en la sinsekvaj tagoj al la proceso kaj morto de Ha-Nozri (Jesuo).

Dua libro[redakti | redakti fonton]

En la dua romana parto aperas fine Margarita Nikolaevna (Маргарита), la amantino kun kiu la Majstro, post sekreta amrilato daŭrigita monatojn, devis perdi kontaktojn. La bela kaj malfeliĉa virino neniam rezignis serĉi sian amaton, ankaŭ se pri li ŝi ignoras la sorton. La matenon kiu sekvis tiujn eventojn de la teatro Varieteo, Margarita vekiĝas post nekutima sonĝo kiu al ŝi kredigas ke baldaŭ mem vidos sian amaton; foririnte el sia domo sen preciza celo, ŝi vidas, apud de la kremla muro, funebran procesion, tiun de Berlioz, kaj estas kontaktita de bizara nekonato (Azazelo).

Moskvo - Kremlo komence de la 20-a jarcento.

La nekonato ŝajnas sukcesi legi en la pensoj de Margarita kaj havas gravan aferon proponindan la la virino: invito por la baldaŭa vespero ĉe la domo de fremdulo (Voland) kie la virino povus scii ion precizan pri sia amata Majstro. Margarita, skuita sed esperplena, akceptas, ricevante de Azazielo kremon per kiu ŝi devas ŝmiri tutan sian korpon antaŭ ol aliri la renkonton.

”El la spegulo dudekjaran virinon harnigre ornamitan, nature bukla, rigardis la Margarita tridekjara kaj senbremse ridadis montrante la dentojn [...] Nun en ŝi, en la skuita tuta ŝia esto, en ĉiu minimuma parto de ŝia korpo, bolis ĝojo kiun ŝi sentis kvazaŭ estus bobeletoj milde pikantaj la tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera en ĉiuj aferoj. Ŝi komprenis, krome, kun plenplena klareco ke okazis tio kion tiun matenon diris al si sia antaŭsento kaj ke ŝi estus forlasinta la palaceton kaj sian antaŭan travivon.” (Ĉapitro 20-a – la kremo de Azazelo).

La kremo efikis mirakle: Margarita, dum momento eĉ pli bela kaj junigita, kiel sorĉistino, nevidebla ĉevale de balailo, ekflugas sur stratoj kaj sur tegmentoj de Moskvo en la nokto lumigita la plenluno. Ŝia unua celo estos la loĝejo de la feroca kritikisto Latunski, precipa responsulo pri la misfortuno de la Majstro. Flugatinginte la celon, la sorĉistino igas mikskonfuzejo la domon kaj pluinsistas senindulge en la malbeligo, interrompita nur en la momento en kiu Margarita ekrimarkis ke en alia ĉambro en liteto kuŝas infano sola kaj timigita helppetanta. Post tiu tenerecplena paŭzo, Margarita "reeniras" sorĉaspekte en la mondon de la nokto kaj flugas nuda super densaj arbaroj kaj super riveroj de la Patrujo Rusio. Reveninte fine al Moskvo, en domo okupita de Volad, Margarita akceptas la proponon de Fagoto proklamiĝi "reĝino" de la Granda Balo de la printempa plenluno, aŭ "balo de la cento da reĝoj", kiu alestiĝas en la nokto kiu koincidas kun la Sankta Vendredo. Flanke de Voland ŝi salutas ĉiujn mornajn kaj obskurajn rolulojn kiuj eliras el la pordo de la infero.

Margarita supervivis la eksterordinaran provon sen preterlasi ion truditan kaj tiel gajnas, kun la sufero kaj integreco, la eblon ke la diablo elaŭdu sian plej profundan deziron: retrovi la Majstron! Deziro kontentigita: La majstro ekaperas en la ĉambro kaj ricevas la romanon, revenigitan integra spite de ĝia bruliĝo iniciate de la Majstro mem. La du geamantoj, malriĉaj sed feliĉaj, povus reveni al la keletaĝo en kiu iam jam travivis sian amhistorion.

Ĉe la romana fino eniras la scenejon ankaŭ la roluloj de la "antikva historio" kiu fandiĝas tiel kun la aktuala historio: Levi Mateo raportas al Voland ke Jeshua legis la romanon de la Majstro kaj deziras ke la verkisto ricevu la "rekompencon de la ripozo". Tiu tasko pasas el Voland al Asasielo kiu donas al la geamantoj “vinon Falerno” mortigante la du[13] kaj samtempe ilin igante senmortemaj.

Woland kaj ties koterianoj, repreninte siajn verajn aspektojn, fluge foriras el Moskvo, la matenon de la Paska Dimanĉo, kaj akompanas la du geamantojn el kaŝiat, loko kie troviĝas soleca figuro, la antikva prokuroro de Judujo (kune kun sia hundo), kiu ekde miljaroj ĉagreniĝas pro la maljusta kondamno aljuĝita al Jeshua, kiam male li estus havinta la eblecon aŭskulti liajn vortojn de saĝo. La Majstro petas kaj obtenas ke Pilato estus fine liberigita el tiu turmento kaj fine la du geamantoj estas kune allasitaj en "eterna rifuĝejo", kie travivas serene.

Du paralelaj historioj[redakti | redakti fonton]

Interesa karakterizo de tiu romano estas la disvolviĝo preskaŭ paralela en la du rakontataj historioj, nome la historio en la tiama Moskvo kaj la historio en la Jerusalemo de la tempoj de Jesuo. Ambaŭ disvolviĝas ene de malmultaj tagoj kaj konkludiĝas en la dimanĉo de Pasko. Ŝajnas ke la du historioj ne povas estis disigitaj kaj ili rekuniĝas ĝuste en la Pasko

Precipaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Rusaj[redakti | redakti fonton]

”Mi volas ke al mi estu, tuj, redonita mia amata Majstro” (Margarita)

  • La Majstro – Aŭtoro de romano pri la renkonto de Pontio Pilato kun Jeshua Ha-Nozri. Enfermita en frenezulejo post nerva elĉerpiĝo, tie renkontas Bezdomnij.
  • Margarita – La amantino de la Majstro. Enkaptite en senama geedziĝo, ŝi renkontas la Majstron kaj enamiĝis al li. Spite de ŝia graveco en la intrigo de la romano, ŝi aperas nur en la dua parto de la romano.
  • Ivan Bezdomnij – Juna poeto aŭtoro de malbelaj versoj kiu fariĝas, dum la fluo de la romano, spirita disĉiplo de la Majstro.
  • Berlioz – Prezidento de la Massolit, kaj plue viktimo antaŭdestinita de Voland ĉe la lagetoj Patriaršie.
  • Arčibal'd Arčibal'dovič – Kondukanto de la restoracio Gribojedov.
  • Stepa Liĉodeev – Arta direktoro de la varieteo.
  • Rimskij – Financa direktoro de la varieteo.
  • Varenuĉa – Administra sekretario de la varieteo.
  • Nataša – Ĉambristino de Margarita.
  • Bengalskij – Prezentisto de la varieteo.
  • Profesoro Stravinskij – Direktoro de la malsanulejo kie albordiĝas laŭorde Ivan, Rimskij kaj Bengalskij, kaj kie estas gastigata ankaŭ la Majstro.
  • Annuška – Senvola kaŭzantino de la morto de Berlioz, revenas en la dua parto okaze de la ŝtelo de donacaĵo de Voland al Margarita.

Voland kaj lia koterio[redakti | redakti fonton]

Diabloj, en fresko de Andrea di Bonaiuto.

(Citaĵo) ”Li ŝajnis aĝi nemulte pli ol kvardekjare: la buŝo tordita, bone razita, la dekstra okulo nigra, la maldekstra senkiale verda, blovoj nigraj unu pli alta ol la alia; sume, eksterlandano!” (El la unua priskribo pri Voland).

  • Voland – Prezentiĝas kiel "fremda konsilisto" spertulo pri nigra magio; reale li estas Satano alveninta viziti la Moskvon de la jaroj 20-aj kun sia servistaro. Voland estas unu de la germanaj nomoj de la diablo, uzita de Goethe en la Faust.
  • Behemot (aŭ ruse: Begemot = hipopotamo) – Dika kato parolanta, paĝio kaj menestrelo de Voland.
  • Korov'ev (aŭ Fagoto) - Bizara majordomo de Voland; kune kun Behemot ekscitas konfuzegon en tuta Moskvo per siaj magiaj povoj.
  • Azazelo]] – Minaca servisto de Voland, sikario kaj komisiito timidigi.
  • Hella - Belega sorĉistino, ĉambristino de Voland.
  • Abadonna – Sinjoro de la milito, servisto de Voland.
Krucumo en pentraĵo de Pietro Perugino.

Roluloj de la romano de la Majstro[redakti | redakti fonton]

”Kio estas la vero?” (El la dialogo de Pilato kun Jeŝua}}

Jeŝua.

  • Afranio – ĉefo de la sekreta servo ĉe la prokuroro de Judujo.
  • Judaso el Kiriat – Fidenuncisto rilatanta kun Judaso Iskarioto.
  • Marko Musmortiganto – Romia centestro de la 12-a legio Fulminata, dotita per eksterordinara forto, malbeligita en la vizaĝo kaŭze de madzobato de germano en batalo.
  • Nisa – Virino sekrete kunlaboranta kun Afranio kiu altiras Judason en la kaptilon pretigitan de la ĉefo de la sekreta servo por lin mortigi.
  • Dismo kaj Hesto - La du rabistoj krucumitaj kune kun Jeŝua.
  • Bar-Raban - Bandito kaj ribelulo kiu estas pardonita laŭvole de Sinedrio.
  • Banga – La hundo de Pontio Pilato dum ties loĝado en Jerusalemo.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Vido de Moskvo.

La romano pritraktas la rilaton inter la bono kaj la malbono, kulpo kaj senkulpo, racio kaj senracio, iluzio kaj vero, ekzamenante temojn kiel la responson rilate la veron kiam la aŭtoritato volus ĝin negi, kaj la liberon de la spirito en mondo nelibera. [14].

Perspektivaĵo de Jerusalemo.

Troviĝas kompleksa rilato inter Moskvo kaj Jerusalemo en la romano, foje kunligebla al la tekniko de la polifonio foje al tiu de la kontrapunkto.

La Majstro kaj Margarita estas influita de Faust de Goethe (ĝuste el Faust Bulgakov devenigas, interalie, la ezergon de sia romano kaj la nomojn de la protagonistoj, kiuj en la versio de 1933 Faust kaj Margarita kun la temo de ili alfrontitaj - amo, perfido, scivolemo, elaĉeto – rezultas elstaraj.

Eblas trairi diversajn nivelojn de legado: parte nigra komedio (ekzemple, la multaj scenoj kun la kato Behemot), parte profunda mistika-religia alegorio, parte mordanta socia-politika satiro koncernanta ne nur Sovetunion sed ankaŭ la supraĵecon kaj vantecon de la moderna vivo ĝenerale. Aliflanke ne ŝajnas alestiĝi aparta nostalgio por la “pasintaj tempoj” – fakte, la sola mencianto pri la cara Rusio estas la sama Satano/Voland.

Sabatorgio

Aparte feroca estas, krome, la satiro koncernanta la literaturan Eliton tiuepokan, eternigitan en la membroj de Massolit kiel grupo de sentalentaj poetoj, senvaloraj kritikistoj, pompaj neveraj intelektuloj, hipokritaj, vivĝuantaj kaj wikt (= sikofantoj).

Laŭ nelasta esplorŝlosilo, ankaŭ ĝi kunligebla al Faust de Goethe, la libro povas esti konsiderata kiel formadromano encentrita sur la persono de Ivan Bezdomnij, kiu, en la disvolviĝo de la romanaj eventoj, el aŭtoro de senanimaj kaj "monstraj" versoj fariĝas, vidpunkte de la spirito, disĉiplo de la Majstro.

Vidpunkte de la religio, spite de liaj eksplicitaj referencoj al Kristanismo, pri tiu eliras vizio tutalia ol tiu ortodoksa. Ekzemple, la bonkora Jesuo/Jeŝua de Bulgakov plendas pri la fakto ke la verko de la Mateo Levi (aŭtoro de la unua kanona evangelio), estas erara. Rilate al Satano/Voland, tiu ne ŝajnas prezentita kiel aperte oponanto de Dio, sed estas prefere priskribita kiel estulo vivĝuanta kaj mokema, dediĉinta puni la korupton kaj la sennoblecon kaj ilin moki. Tamen el la romano oni inspiras la konvinkon pri la neevitebla ĉeesto kaj samtempeco de la tragikaj eventoj de Golgoto, kvazaŭ io formanta la horizonton de la vivo. Fakte, jam ĉe la komenco kaj ankaŭ ĉe la fino, kiel en stabila paradigmo ĉio okazas. Estas asertate ke la proceso kontrau Jesuo kaj lia krucumo estas historiaj, ne legendoj.

Biografia elemento emerĝas el la romano: ankaŭ la aŭtoro, kiel la Majstro, estis bruliginta manuskripton, ĝuste parton de la verko de la La Majstro kaj Margarita.

Influoj sur la kulturo ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Teatra afiŝo de 2005 (Teatro de Perm, reĝio de Sergej Fedotov).

Laŭ kritikistoj, la romano de Bulgakov inspiris Salman Rushdie por la redakto de la verko La satanaj versoj. Krome, la libro estis profitata ankaŭ de la Rolling Stones por la kompilado de la peco Sympathy for the Devil[15].

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Мастер и Маргарита [Master i Margarita], Moskvo, 1966 kaj 1967. Unua eldono parte cenzurita.
  • Мастер и Маргарита [Master i Margarita], Frankofurto ĉe la Majno, 1969. Unua kompleta eldono ruslingva.
Bildo de la diablo eltirita el la Codex Gigas[16]

Kino[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

La Majstro kaj Margarita estis plurfoje reduktita al teatraĵo kaj sukcese ludita en famaj teatroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]Anglalingva j notoj.
  2. Critica su Il Maestro e Margherita
  3. "Rusaj Eldonoj en la angla" [2]
  4. Eridano Bazzarelli, Invito alla lettura di Bulgakov, Mursia, Milano, 1976
  5. Milivoje Jovanovic, en Utopia Mikaila Bulgakova, Belgrado, 1976
  6. M. Bulgakov, Pilat Pontsky, en "Svetovà literatura", n. 6, 1967, pp. 85-119
  7. aŭ Behemot, laŭ la transliterumoj elektitaj, aŭ ankaŭ hipopotamo, vera signifo de la rusa Бегемот
  8. Bulgakov aldonas italan finaĵon al juda nomon Azazel
  9. Abadonna kaj Hella reale eniras la scenejon pliposte en la romano
  10. Mallongigo rustila kiu ludas kaj por Literaturo por la amasoj aŭ ankaŭ por Literatura sociento de Mosko
  11. Evidenta aludo al franca komponisto Hector Berlioz, aŭtoro de La Damnation de Faust (la damniĝo de Faust)
  12. La majstro, master (Мастер) en la rusa, alia figuranto de Bulgakov, en la romana evento aĝas 38 jarojn kaj tio kuntrenus ke la rakontaĵo povus okazinti en 1929.
  13. Margareta estas retrovita morta en sia domo, dum la Majstro mortas en sia psikiatra malsanuleja ĉambro.
  14. |http://www.enotes.com/twentieth-century-criticism/master-margarita-mikhail-bulgakov] ààà
  15. for the Devil inspirita el Bulgakov, angle, alirita la 23-11-2007
  16. La Codex Gigas, de la 12-a jarcento, estas konservita ĉe la Sveda Nacia Biblioteko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La Majstro kaj Margarita estis tradukita al sennombraj lingvoj.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Kominejo: [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]