La mano de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La mano de dio)

La mano de Dio (hispane: La mano de Dios) estas esprimo kiu rilatas al la unua golo fare de la fama argentina futbalisto Diego Armando Maradona kontraŭ la angla teamo en la kvaron-finalo de la Mondpokalo, en 1986.

Maradona faris la golon per sia mano, sed la arbitracianto ne rimarkis tion kaj validigis la golon. Post la matĉo, Maradona deklaris ke la golo estis farita "iomete per la kapo de Maradona, kaj iomete per la mano de Dio". Tiu frazo famiĝis, ĉefe la eksprimo "la mano de Dio". Argentino finfine gajnis 2-1, kaj la dua golo de Maradona estis unu el la plej famaj en la historio, ĉar li memstare driblis kvin anglajn ludantojn antaŭ ol dribli ankaŭ la pordiston kaj fari la golon. En la fino, Argentino gajnis la pokalon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]