La nigra urbo (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nigra urbo, origine hungare A fekete város estas signifa historia romano de Kálmán Mikszáth en Hungario. Ĝi aperis unua serie inter 19081910 en Vasárnapi Ujság, en 1911 jam en libroforme. La romano konsistas el 15 ĉapitroj.

Romano

La nigra urbo

Kálmán Mikszáth naskiĝis en Supra Hungarujo, liaj temoj preskaŭ senescepte okazas en tiu landparto.

Historio

La historio okazas en Lócse (nun Levoča en Slovakio) kaj en Szepes. Ĉefjuĝisto (komprenu: urbestro!) de la urbo kaj subdepartementestro vivas jam longe malamike. Foje okazis, ke ili ĉasadis samtempe kaj samloke kun aliaj urbanoj. Ili kuris post cervo. La besto rifuĝis el departementa kampo al urba kampo, kie la urbanoj pafis ĝin. Samtempe ĉashundo kuris post leporo jam en urba kampo. Abrupte la juĝisto mortpafis la hundon (ja ĝi kuris jam en urba teritorio) kaj iu alia mortpafis la leporon. La subdepartementestro vidinta tion ekkriis: Hundon por hundo! kaj li sukcese celis la juĝiston. La urbanoj anstataŭ helpi prenis la vunditon kaj ili kuregis al departementa teritorio, kie ili rondiris parcelon markitan per sango, ĝis morto de la juĝisto. Poste ili deklaris, ke tiu parcelo jam estas apartenaĵo de la urbo pro mezepoka rajto.

En la urbo oni deklaris funebron, ĉiuj devis vesti sin en nigro ĝis la murdisto vivas. Pri tio la urbo devas tre longe atendi.

El la romano oni kreis filmon en 1971 kaj bildromanon en 1981.

Vidu ankaŭ

Fontoj