La noche es para mí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Soraya Arnelas en el festival de eurovision de 2009.jpg
Soraya en Eŭrovido-Kantokonkurso 2009.

La noche es para mí (La nokto estas por mi) estas popmuziko kun araba ritmo de la kantistino Soraya Arnelas. Ĝi estas la numero kvin de ŝia KD Sin Miedo (Sentime). Ĝi estis produktita de Jason Gill, Dimitri Stassos kaj Irini Michas, kaj adaptita al la hispana de Felipe Pedroso. La 28-an de februaro ĝi estis elektita kiel la reprezentanto de Hispanio en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009.

En la finalo de Eŭrovido, Soraya atingis la antaŭlastan lokon, kune kun Litovio kaj antaŭ Finnlando kun 23 poentoj donitaj de Andoro (12), Portugalio (7), Svislando (3) kaj Grekio (1).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]