La origino de specioj
El Vikipedio
La origino de specioj (angle Origin of Species) estas la majstra verko de Charles Darwin, en kiu li klarigis sian biologian teorion de evoluismo.
Li verkis la libron depost 1837, kiam li revenis de ĉirkaŭmonda vojaĝo per la ŝipo HMS Beagle, sed ne eldonis ĝin ĝis li ricevis leteron en 1858 de alia biologo kun la sama teorio: Alfred Russel Wallace.
Esperanta eldono[redakti]
- Karolo Darvin: La origino de specioj. (The origin of species.) Tradukis Klivo Lendon. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2009. 431 paĝoj. (Serio Scienca penso 1.) ISBN 978-90-77066-40-9.