La ruĝa Zora kaj ŝia bando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ruĝa Zora kaj ŝia bando
Origine Die rote Zora und ihre Bande
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kurt Held
Lingvoj
Origina lingvo germana
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 2007
Eldono 36-a eldono
Loko Duseldorfo
Eldoninto eldonejo Patmos
Trajtoj
ISBN 978-3-7941-6115-7
Ĝenro romano
Komento kaj noto
Komento 1941 (1-a eldono)
vdr

La ruĝa Zora kaj ŝia bando - germane Die rote Zora und ihre Bande - estas origine germanlingva porjunulara romano kaj klasikaĵo de la porinfana literaturo. La romanon verkis la germana aŭtoro kaj komunisto Kurt Kläber (1897 - 1959), kiu publikigis la verkon dum la jaro 1941, meze de la Dua Mondmilito, ekzile en Svislando, kaj estis devigita publikigi la libron sub aŭtora pseŭdonimo Kurt Held (sub kiu li do konatiĝis).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

la infana bando en la filmo de 2008

La romano rakontas la historion de orfaj infanoj el la urbeto Senj en Dalmatio, borde de la Adriatika Maro, kiuj vivas dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Vivantaj rande de la socio, ili grupiĝas ĉirkaŭ la gvido de kuraĝa kaj tre ruza knabino, kiu pro siaj abundaj buklaj ruĝaj haroj nomatas "ruĝa Zora". Tiel ekestas infana bando, kiu vivas en forlasita fortikaĵa ruino antaŭe konstruita per la uskokoj, partizanaj historiaj herooj de la regiono: la infana bando komprenas sin transprenantaj la heredaĵon de la uskokoj, kaj mem nomas sin tiel. Ĉar la orfaj infanoj de la bando estas sen posedaĵo, ili devas ŝteli manĝaĵojn por pretervivi, kaj tial estas persekutataj de la lokaj aŭtoritatoj kvazaŭ krimuloj, same kiel jarcentojn antaŭe la lokaj aŭtoritatoj (de la Venecia Respubliko konkerinta la regionon) persekutis la partizanajn uskokojn.

La 12-jara kroata knabo Branko post la morto de sia patrino ekserĉas sian patron. En la urbeto Senj en Dalmatio, borde de la Adriatika Maro, li hazarde ekscias, ke la urbestro Iveković kaj la fiŝkomercisto Karaman forĝas planojn, kiuj celas bankrotigi la lokajn fiŝistojn kaj garantiu al Karaman la monopolon pri friŝa fiŝo en la regiono. Kiam Karaman rimarkas, ke la knabo ilin subaŭskultis, li aranĝas la enkarcerigon de Branko pro laŭdira ŝtelo. Ke la fiŝisto Gorian engaĝiĝas por li, ne helpas al la knabo, kaj do li enŝlosiĝas en la malliberejo. Tamen jam post mallonga tempo kuraĝa kaj imprese ruza junulo liberigas lin, kaj dum la fuĝo Branko ekscias, ke la knabece riskema liberiginto verdire estas knabino, la ruĝhara Zora, kaj ke Zora estas ĉefino de La infana grupo decidas ekbatali kontraŭ la planoj de Karaman, kaj estas subtenataj de Gorian. Komplika la afero fariĝas, kiam Branko enamiĝas al Zlata, la filino de la urbestro, kaj la infana bando pro ĵaluzo preskaŭ disrompiĝas.

Romano[redakti | redakti fonton]

La libro, kiu iĝis klasikaĵo de la porinfana literaturo, ekde la jaro 1941 estis multfoje represata kaj dum la jaro 2007 aperis en la 36-a eldono.

Televida filmo[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1979 en germana-svisa-jugoslavia produkta teamo kreiĝis kaj elsendiĝis portelevida filma serio laŭ la libro, kiu havis 13 partojn. La filmo vere filmiĝis plejparte en la kroatia urbo Senj, kaj en la veraj ruinoj de la tiea ruino de historia fortikaĵo de la uskokoj. Reĝisoro kaj verkisto de la scenaro estis Fritz Umgelter. Ĉefaj infanaj roluloj estis Lidija Kovačević kiel Zora kaj Nedeljko Vukasović kiel Branko.

Zora (Linn Reusse) en la filmo Die rote Zora ("la ruĝa Zora") de 2008

Kineja filmo[redakti | redakti fonton]

Sub la reĝisorado de Peter Kahane dum la jaro 2007 ekestis kineja filmo, kiu sub la nomo Die rote Zora estas spektebla en kinejoj ekde la 24-a de januaro 2008. Tiu filmo grandparte produktiĝis en Montenegro. Ĉefaj infanaj roluloj ĉi-foje estas Linn Reusse kiel Zora kaj Jakob Knoblauch kiel Branko, krome videblas interalie la neinfanaj aktoroj Mario Adorf (fiŝisto Gorian) kaj Ben Becker (fiŝkomercisto Karaman). La restajn rolojn de la infana bando ĉirkaŭ Zora ludis germanlingvaj infanaj aktoroj jam konataj el antaŭaj kinejaj kaj televidaj filmoj.

Aŭda dramo[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1998 produktiĝis profesieca aŭda dramo baze de la romano. Kun muziko de Jürgen Teyz kaj arta kunlaboro de Carmen-Maja Antoni, sub reĝisorado de Karin Lorenz ekestis atentonkapta enscenigo, en kiu la ĉefaj voĉoj estis tiuj de la infanoj Jenny Antoni (Zora) kaj Bijan Bahluli Zamani (Branko).

Jam dum la jaro 1979 publikiĝis aŭda dramo de la romano sur tri aŭdaj diskoj, kiu baziĝis sur la sonoj de la televida serio, do havis tekstojn ĉefe de Fritz Umgelter kaj muzikon de Rolf Unkel kaj Christian Bruhn. La voĉajn rolojn de la kroataj infanoj de la televida filmo transprenis germanlingvaj infanaj aktoroj, kiuj paroligis voĉojn de la junaj kroatoj ankaŭ en la televida elsendo.

Ankaŭ flanke de la kineja filmo de 2008 produktiĝis aŭda dramo sur kompaktdisko, kiu jam publikiĝis dum decembro 2007 kaj prezentas la samajn voĉojn kiel en la filmo.

  • Kurt Held: Die rote Zora und ihre Bande, aŭda dramo kun Mario Adorf, Ben Becker, Domonique Horwitz, Linn Reusse, Jakob Knoblauch kaj aliaj. kompaktdisko, apero 12/2007, Duseldorfo: eldonejo Patmos Hörbücher, ISBN 978-3-491-24150-3

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]