La satanaj versoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

_

_

En Islamo[redakti | redakti fonton]

En la religio Islamo la satanaj versoj estas mallonga teksto, kiu onidire ekzistis en frua versio de la Korano. Islamaj kleruloj hodiaŭ malkonsentas, ĉu la versoj iam fakte ekzistis, aŭ ĉu estas nur fabelo.

Tradukitaj el la araba lingvo, la satanaj versoj estas tiuj estas la laŭdindaj inoj kies interveno estas dezirinda en la 53-a surao de la Korano, Surat-annajm ("La stelo"). La inoj priparolitaj estis la diinoj Lat, Manat, kaj Uzza, kiuj estis popularaj diinoj en antaŭ-islama Arabio. Laŭ la legendo, Mohameto originale akceptis ĉi tiujn versojn kiel parton de la Korano, ĝis vizito de la anĝelo Gabrielo malkovris, ke la versoj estis fakte trompo metita en la pensojn de Mohameto fare de Satano kaj ne estas la aŭtentaj vortoj de Dio.

La eventoj ĉirkaŭ la satanaj versoj estis priskribitaj de la kvar plej fruaj biografiistoj pri Mohameto: Ibn Ishaq, Wakidi, Ibn Sa'd, kaj Tabari. Aldone, la Hadito kaj Korano ambaŭ enhavas partojn, kiuj povas esti interpretitaj kiel aludo al ĉi tiuj eventoj.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

The Satanic Verses estas romano de Salman Rushdie, inspirita teme parte de la historia okazo, kiun Mohameto laŭdire spertis. Ĝi kaŭzis multe da polemiko, kiam ĝi estis eldonita en 1989, ĉar multaj islamanoj konsideris ĝin blasfema.

Iom poste, fatwa (islama religia decido) estis deklarita kontraŭ Rushdie de ajatolo Ruhollah Ĥomejni, kiu promesis lian morton. Rushdie estis kondamnita ne ĝuste pro simpla kritiko de Islamo, sed pro la krimo de apostazo, aŭ provo forlasi la religion, ĉar Rushdie komunikas en la romano, ke li nun kredas, ke Islamo estas falsaĵo.

La libro, kiel multaj aliaj de Rushdie, temas pri hindoj loĝantaj en Anglio, kaj hindoj reirantaj al Barato post angliĝi. Ĝi komenciĝas per terorista atako al aviadilo super la Manika Markolo (bazita sur reala okazaĵo). La du protagonistoj mirakle travivas la falon post la eksplodo; fakte, ili sentas sin renaskitaj: Gibreel Farishta kreskigas anĝelajn flugilojn kaj Saladin Chamcha poste, je sia ŝoko, rimarkas, ke kornoj kreskas sur la kapo.

La polemiko ekestis pro la priskribo fare de Rushdie de la Profeto Mohameto kiel erarema homo, kaj des pli pro la interpreto de la satanaj versoj kiel pruvo, ke la Korano ne estas senerare dia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]