La sola absolvita / L'unico assolto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio estas novelaro fare de Massimo Acciai, en Esperanto kaj en la itala, eldonita en Italio fare de Faligi dum 2009.

Sep mallongaj rakontoj fantastaj kaj sciencfikciaj; homo restas sola post katastrofa evento, kiu detruis (eble) la tutan homaron; estonteca urbo zorgas pri la lasta pretervivinto, dum estonteco en kiu la teletransporto estas tute ordinara. Italaj urboj deziras "interŝanĝi" sian artisman havaĵon, kaj ili kaŭzas grandan katastrofon, stranga nebula nokto lanĉas la ĉefan rolanton en mondon preterreale premsonĝa, verkanto povas ŝanĝi la estontecon kaj li estas metita antaŭ dilemo, el kiu dependas multe pli ol li mem pensas, homo revenanta hejmen dum la transiro de fama kometo. La verkinto, ŝatanto de fantastaj noveloj, doktoriĝinta per disertacio pri komunikado en sciencfikcio, alfrontas hipotezojn "ĉe la limo de realeco", kiuj ja surprizos la legantojn kaj entrenos ilin en etoson misteran kaj sugestia...

Legu ankaŭ la recenzon de Donald Broadribb en Literatura Foiro (n. 246, aŭgusto 2010, pp. 212-213)