La strato al Wigan Pier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La strato al Wigan Pier (angle. The Road to Wigan Pier, eldonita en 1937 en Londono de Victor Gollancz Ltd.) estas unu de la plej gravaj verkoj de George Orwell.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro konsistas el du tre diversaj partoj. En la unua parto Orwell priskribas en formo de raportaĵo spertojn, kiujn li kolektis komence de 1936 en nordangla industria areo en la vilaĝoj Barnsley, Sheffield kaj Wigan). La malgranda mineja vilaĝo Wigan situas inter Liverpool kaj Manchester. Dum la 1930-aj jaroj tie multaj ministoj estis senlaboraj. La libro priskribas detale, kiel iliaj vivkondiĉoj malpliboniĝis ekde la unua mondmilito. Je la fino de la unua parto Orwell esprimas sian opinion, ke socialismo povus plibonigi la vivkondiĉojn de la homoj.

En la dua parto la aŭtoro en formo de eseo pridiskutas la aktualan politikan situacion kaj en la brita regno kaj en Eŭropo. Li priplendas, ke la protagonistoj de la socialisma moviĝo nur malmulte liveras honoron al ĝi. Orwell demandas precipe, kial la socialismo ne havas pli da anoj en Britio, speciale en tavoloj de la popolo, kiuj profitus de ĝi ekonomie. La aŭtoro atribuas tion al kvin faktoroj:

1. Antaŭjuĝo: Per la unuflanka glorigo de la laboristaro kaj ĝia vivmaniero homoj, kiuj apartenas al la meza klaso, sentas sin forpelitaj.

2. Teknokratio: Multaj socialistoj tendencas laŭ Orwell, progresigi la teknikan progreson por si mem kaj havi utopiajn ideojn pri la eblecoj de sociaj ŝanĝoj.

3. Ĵargono: La bombasta esprimmaniero de socialismaj libroj kaj artikoloj kaj la multaj fakvortoj (ekzemple kondiĉoj de la produktado, ĉefa ... ktp.) efikas repuŝe al la leganto.

4. Mankanta koncentriĝo al la ĉefaĵo: La aŭtoro opinias, ke la socialistoj estas troe okupataj pri filozofa ... kaj ideologia ortodokseco, kaj ofte perdas atenton al la la baza celo, la plibonigon de la vivkondiĉoj de la homoj.

5. „Strangeco“ (crankiness): En la socialisma movado troviĝas laŭ Orwell ne malmultaj homoj kun tre nenormala vivmaniero. Li mencias i.a. vegetarismo, nudismo, homoj kun plenbarboj kaj sandaloj. Tio ofte forigos normalajn homojn, sin aliĝi al la movado.

Krome li rilatas la malriĉiĝon de la meza klaso al la ankaŭ en Britio ekanta faŝismo.

La nomo de la libro estas ne facile komprenebla: Pier estas bordejo por ŝipoj, tipa strukturo por marbordaj feriaj lokoj en Britio. Sed Wigan situas ene de la lando kaj estas la kontraŭo de feria loko. En la libro Orwell konstatas, ke Wigan Pier estas malkonstruita kaj neniu povis diri, kie ĝi antaŭe estis. Eble ĝi estis ŝarĝejo por karbo je la bordo de kanalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]