La tri porketoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Three Little Pigs
literatura verkofablo
Aŭtoroj
Aŭtoro James Halliwell-Phillipps, nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro fablo
vdr

La tri porketoj (kelkfoje nomata La tri porkidoj) estas fabelo pri parolkapablaj bestoj. La plej fruaj eldonitaj versioj de la rakonto estas de la malfrua 18-a jarcento, sed oni taksas la rakonton multe pli malnova ol tio. La frazoj uzitaj en la rakonto, kaj la diversaj moraloj elĉerpeblaj el ĝi, fariĝis profunda parto de okcidenta kulturo.

La lupo akcidente plonĝas en la kuirpoton.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La Porka Patrino sendas siajn tri etajn porkidojn en la mondon por "serĉi sian riĉecon."

La unua porketo konstruas domon el pajlo, sed lupo blovdetruas ĝin kaj manĝas la porkon. La renkonton inter la lupo kaj la porko prezentas kelkajn familiarajn proverbajn frazpartojn:

Unu tagon, la malbona lupego venis kaj frapis je la pordo de la unua porketo kaj diris, "Porketo, porketo, lasu min eniri." Kaj la porketo respondis, "Ne, ne, mi ne lasos vin eniri, ne je la haroj sur mia menton-menton-mentono." Respondis la lupo, "Nu, mi blovos kaj reblovos kaj mi blovdetruos vian domon." Do li blovis kaj reblovis kaj li blovdetruis la domon kaj glutis la unuan porketon.

La dua porketo konstruas domon el lignaĵoj, kaj same interparolas kun la lupo, kiu blovas kaj reblovas kaj blovdetruas la domon, kaj glutas la duan porketon.

La tria porketo konstruas domon el brikoj. La lupo ne kapablas blovi kaj reblovi sufiĉe forte por blovdetrui la domon. Li ruze provas eldomigi la trian porketon, sed la porketo ĉiufoje tro inteligentas. Finfine, la lupo minacas malsupreniri la kamenon, kaj tiam la tria porketo boligas poton da akvo en kiun plonĝas la lupo. En kelkaj versioj, la porketo raguigas kaj manĝas la lupon.

Dum freŝdataj jaroj, la rakonto fariĝis malpli perforta. En ĉi tiuj rerakontoj, neniu estas manĝita; la du malpli zorgemaj porkoj eskapas al la domo de sia frato, kaj la lupo eskapas anstataŭ mortboliĝi.

Varianto el Germanio[redakti | redakti fonton]

En Germanio ekzistas varianto de la fabelo kun la tri porketoj "Zilli", "Billi" kaj "Willi".

Unue Zilli eskapas al la domo de Billi. Je la fino ili ambaŭ kuras al la domo de "Willi" kaj tie dum la blovado krevas la lupo kaj la porketoj ĝojdancas.