La venka amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La venka amoro

La venka amo, La venka amoro aŭ eĉ Amo ĉion konkeras estas verko de Caravaggio, pentrita en 1602 por Vincenzo Giustiniani, membro de la socia rondo de la kardinalo Del Monte. En taglibro datanta de la 17-a jarcento, la modelo estas nomita «Cecco», en la itala, diminutivo de Francesco. Verŝajne temis pri Francesco Boneri, itala artisto aktiva inter 1610 kaj 1625, populare konata kiel Cecco del Caravaggio. Gianni Papi establas iajn kunligitecojn inter Bonieri kaj Caravaggio, simila al servutulo-amo, komencantaj ekde 1600. La verko montras nudan figuron de Kupido ŝarĝantan arkon kaj sagojn, dum li tretaĉas la simbolojn de artoj, sciencojn kaj registaron. La modelo estas senvestigita kaj estas malfacile akcepti, ke temas pri unu el liaj servutuloj. La kulmina punkto kiu ligas tiun ĉi pentraĵon al la religiaj estas la intensa ambigueco per kiu la pentristo uzas la modelojn en diversaj pozoj, ĉu sakrala, ĉu profana.