Návštěvníci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La vizitantoj)
Návštěvníci
televida serio
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Origina lando Ĉeĥoslovakio, Francio, Svislando, Okcidenta Germanio, Germanio
Ĝenro sciencfikcia televida serio, sciencfikcia filmo, porfamilia filmo, komedia filmo
Reĝisoro Jindřich Polák
Aktoroj Vladimír Brabec • Dagmar Patrasová • Josef Bláha • Josef Dvořák • Jiří Datel Novotný • Viktor Král • Dagmar Havlová • Eugen Jegorov • Vlastimil Brodský • Klára Pollertová • Vladimír MenšíkJiří Lábus • Jitka Molavcová • Dana Bartůňková • Jan Hartl • Jiří Císler • Jiří Kodet • Laďka Kozderková • Jiří Krampol • Helena Růžičková • Ondřej Vetchý • Bořivoj Navrátil • Otto Šimánek • Jan Čenský • Miroslav Moravec • Jana Švandová • Jana Břežková • Zdeněk Martínek • Jitka Zelenohorská • Otakar Brousek, Sr. • Zdenka Procházková • Marie Málková • Mahulena Bočanová • Jan Přeučil • Jaroslav Tomsa • Václav Vydra • Martin Stropnický • Vladimír Hrabánek • Zuzana Burianová • Jaroslav Mareš • Lída Plachá • Vladimír Kratina • Petr Svárovský • Zora Jandová • Jan Skopeček • Ilona Svobodová • Václav Štekl • Lubomír Kostelka • Oldřich Velen • Zdeněk Srstka • Miloslav Kročil • Elena Strupková • Jiří Žák • Josef Střecha • Milan Svoboda • Ludmila Zábršová-Molínová • Anna Wetlinská • Jan Kuželka • Milan Klásek • Jitka Nováková • Jaroslav Rozsíval • Lukáš Bech • Karel Koloušek • Jiří Havel • Jaromír Kučera • Jan Kehár • Božena Fixová • Zdeněk Hodr • Daniel Dítě • Stanislava Wanatowiczová Bartošová • Ludmila Slancová • Jana Viscáková • Luďa Marešová • Karel Hábl • Ilja Kreslík • Vera Kalendová-Nejezchlebová • Vladimír Pospíšil • Alena Procházková • Josef Šebek • Roman Hájek • Karel Hovorka st. • Q101113066 • Mnislav Hofman • Monika Hladová • Jaroslav Rava • Jiřina Steimarová • Petr Drozda • Jiří Žák
Muziko de Karel Svoboda
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 15
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita septembro 1983 – 11 feb. 1984
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La Vizitantoj estas ĉeĥa televidserio por infanoj. Ĝi estiĝis dum la jaroj 1981 – 1983 kaj rilatas pri sciencfikciaj temoj.

Reĝisoro Jindřich Polák, scenaristo Ota Hofman kaj aktoro Otto Šimánek (en »La vizitantoj« li korpigas lernejan direktoron) jam bone kunlaboris dum la televidserio »Pan Taŭ«. Kum la jaroj 1981 – 1983 kreiĝis »La vizitantoj« kiel komuna produktaĵo de Ĉeĥa televido kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj.

La muzikon kreis la ĉeĥa komponisto Karel Svoboda, de li estas interalie la muziko ankaŭ de la televidserio »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«). Ambaŭ muzikoj haveblas ankaŭ sur aŭd-laserdisko.

Orientgermane oni pli proksime restis ĉe la ĉeĥaj nomoj kaj trovis pli taŭgajn esprim-tradukojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Indikoj pri la televidserio

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

kaj multaj aliaj

Resumo[redakti | redakti fonton]

2484 la tero estas endanĝerigata per kometo; ĝi povus kaŭzi vojŝanĝon de la terglobo. Savo estu formulo de la geniulo Adam Bernau, li ĝin infanaĝe kreis 1984 kaj notis en kajero, sed la kajero forbruliĝis.

La Akademiulo Filip proponas tempvojaĝan ekspedicion; oni decidas ke okazu tiel, Filip iĝas ekspediciestro. Per aŭtomobilo – laŭaspekte de la marko »Lada Niva«, sed preparita kaj por tempvojaĝi kaj por multaj aliaj kromkapabloj – la ekspedicio reenvojaĝas je 500 jaroj.

Montriĝas ke planoj estas unu kaj realo io tute alia ...

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la jaro 2484
  2. Ŝtupoj al pasinteco
  3. Kontakto
  4. Agplano »kajero 1«
  5. Ne kaptu atenton
  6. La sekreto de la granda instruisto
  7. Kermeso je noktomezo
  8. Geniulo en ublieto
  9. 43 gradoj da febro
  10. Adamo 84 vokata
  11. Okazis morgaŭ
  12. Milionoj el estonteco
  13. Makamuflite
  14. Akvo kaj ploroj
  15. Eta riparo pri la mondo

  16. Vizito ĉe la vizitantoj (dokumentada filmeto pri la serio)

Laserdiskoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ĉeĥa parto de la entrepreno »Universal« 2004 aperis aŭd-laserdisko kun la muzikoj pri kaj »Ferdinando la fluganta« kaj »La vizitantoj«.

Simila jam en formo de sondisko haveblis, 1984 la germana entrepreno »Supraphon« eldonis, n-ro 1113 3473H.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]