La vojaĝo de Ĉihiro (filmo)
| La vojaĝo de Ĉihiro | |
|---|---|
| Originala titolo | 千と千尋の神隠し Sen to Chihiro no Kamikakushi |
| Produktadlando | Japanio |
| Originala lingvo | japana |
| Daŭro | 124 minutoj |
| Ĝenro | animeo |
| Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
| Produkto | Studio Ghibli |
La Vojaĝo de Ĉihiro (japane: 千と千尋の神隠し Sen to Chihiro no Kamikakushi [sen to ĉihiro no kamikakuŝi]) estas japana animacia filmo de Miyazaki Hayao de la Studio Ghibli, publikigita en 2001.
La reĝisoro estis Miyazaki Hayao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
La filmo ricevis la Oran Urson de la Berlina filma festivalo en 2002 kiel plej bona filmo de la jaro, kaj en 2002 ĝi ricevis ankaŭ la Akademian Premion ("Oskaro") kiel plej bona animacia filmo.
Ekzistas esperantlingva subteksto por tiu filmo, kiun verkis Patrick Oudejans.
Enhavo |
[redakti] Intrigo
La knabino Ĉihiro kune kun siaj gepatroj aŭtomobile devojiĝas en arbaro kaj alvenas al mistera tunelo, kiun ili piede transiras kaj tuje troviĝas en magia lando. El la malmodereco de la gepatroj sekvas ke ili baldaŭ transformiĝas en porkojn. Nur Ĉihiro povas savi ilin, kaj por tio ŝi devas esti kuraĝa kaj labori en la magia banejo, kie dioj, fantomoj kaj monstroj banas sin.
[redakti] Ĉefaj personoj
- Ĉihiro Ogino / Sen (japane: 荻野千尋/ 千 )
- La 10-jara Ĉihiro klopodas por savi siajn gepatrojn, ŝi estas la protagonisto de tiu filmo,
- Akio Ogino (japane: 荻野明夫 Ogino Akio)
- La 38-jara patro de Ĉihiro,
- Jūko Ogino (japane: 荻野悠子 Ogino Jūko)
- La 35-jara patrino de Ĉihiro,
- Haku (japane: ハク ) / Nigihajami Kohakunuŝi (japane: ニギハヤミ コハクヌシ)
- Mistera 12-jara knabo, kiu vivas duoblan vivon kiel homo kaj kiel drako.
- Kamaĵii (japane: 釜爺 , "marmito-avĉjo")
- Stranga maljunulo kun ses brakoj, helpas al Ĉihiro dirante ke li estu ŝia avo.
- Lin (japane: リン Rin)
- Ŝi laboras en la magia banejo "Aburaja". Unue indiferenta, poste ŝi amikiĝas rapide kun Ĉihiro.
- Jubāba (japane: 湯婆婆 )
- Ĉefino de la banejo "Aburaja" kaj danĝera sorĉistino,
- Zenība (japane: 銭婆 )
- La bonkora ĝemela fratino de Jubāba,
- Senvizaĝo (japane: カオナシ Kaonaŝi)
- Danĝera fantomo kiu manĝas la emociojn de aliaj vivaĵoj,
- Ju-birdo (japane: 湯バード Ju-bādo)
- Magia birdo kun homa kapo simila al la kapo de Jubāba.
- Bō (japane: 坊)
- Granda filo de Jubāba kun la aspekto de bebo.
- Kaŝira (japane: 頭 )
- Tri vivantaj kapoj sen korpoj, kiuj povas salti. Servantoj de Jubāba.
[redakti] Filmo
La filmo La vojaĝo de Ĉihiro aperis en la japanaj kinoj en 2001, kaj poste ankaŭ en DVD.
Tiu filmo estis la plejgranda sukceso de japana filmo en Japanio, kaj ankaŭ ricevis multajn internaciajn premiojn.
[redakti] Titolo en aliaj lingvoj
La originala titolo "Sen to Chihiro no Kamikakushi" estas malfacile tradukebla al fremdaj lingvoj. Ĉar tiuj, kiuj ne scipovas la japanan lingvon, ne povas kompreni ke "Sen" (千) estas la nomo, kiu estas ellasita el "Chihiro" (千尋). "Sen" (千) estas la unua litero de "Chihiro" (千尋). Do "Sen" kaj "Chihiro" estas sama persono. La nomo "Sen" (千) estas tiu, kiun Jubaba donis al Chihiro, dume rabinte ŝian veran nomon por regi ŝin. Aldone, kamikakuŝi (神隠し, laŭvorte "dio/spirito-kaŝejo") estas japana etna termino en japana mondbildo. Ĝenerale oni uzas ĝin por subita malapero de virinoj aŭ infanoj dum antikva epoko kaj ankaŭ en moderna epoko fojfoje. En antikva epoko, oni konsideris ke dio (kami) spirito, demono, tengu, Jamamba aŭ vulpo kaŭzas tiujn fenomenojn. Tial la titolo de tiu filmo ege varias en kelkaj lingvoj, kaj iuj titoloj intence ne tradukas kamikakuŝi:
| Lingvo | Titolo | signifo | |
| angla | Spirited Away | forsorĉita | |
| ĉeĥa | Cesta do fantazie | vojo en (la) fantazion | |
| dana | Chihiro og heksene | Ĉihiro kaj la sorĉistinoj | |
| eŭska | Chihiroren Bidaia | la vojaĝo de Ĉihiro | |
| finna | Henkien kätkemä | (la) spirito-kaŝejo | |
| franca | Le voyage de Chihiro | la vojaĝo de Ĉihiro | |
| germana | Chihiros Reise ins Zauberland | (la) vojaĝo de Ĉihiro en la sorĉitan landon | |
| hebrea | המסע המופלא | la magia vojaĝo | |
| hispana | El viaje de Chihiro | la vojaĝo de Ĉihiro | |
| hungara | Chihiro Szellemországban | Ĉihiro en (la) spiritolando | |
| itala | La città incantata | la urbo sorĉita | |
| japana | 千と千尋の神隠し | (la) dio/spirito-kaŝejo [=subita malapero] de Sen kaj Ĉihiro | |
| korea | 센과 치히로의 행방불명 | (la) malapero de Sen kaj Ĉihiro | |
| kroata | Avanture male Chihiro | (la) aventuroj de (la) malgranda Ĉihiro | |
| litova | Stebuklingi Šihiros nuotykiai Dvasių pasaulyje | (la) miraklaj aventuroj de Ĉihiro en (la) mondo de (la) spiritoj | |
| normĉina | 千與千尋 (tradicia skribo) / 千与千寻 (simpligita skribo) | Qiān [=Sen] kaj Qiānxún [=Ĉihiro] | |
| pola | Spirited Away: W krainie bogów | forsorĉita: en (la) lando de (la) dioj | |
| portugala | A viagem de Chihiro | la vojaĝo de Ĉihiro | |
| rusa | Унесённые призраками | forprenitaj per spiritoj | |
| turka | Ruhların Kaçışı | (la) fuĝo de (la) spiritoj |
La esperanta titolo La Vojaĝo de Ĉihiro devenas el la franca titolo aŭ la hispana titolo.
[redakti] Libroj
En 2001 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvin-voluma filmkomikso pri La vojaĝo de Ĉihiro eldonita de Tokuma Shoten.