La vojaĝo de Ĉihiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Vojaĝo de Ĉihiro
animea filmo • original anime
Originala titolo 千と千尋の神隠し
[Sen to Ĉihiro no Kamikakuŝi]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Kina aperdato 20 jul. 2001, 19 jun. 2003, 4 apr. 2001, 20 sep. 2002, 2001, 20 jul. 2001
Daŭro 124 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Hajao MIJAZAKI
Produktisto(j) Toshio Suzuki
Scenaro Miyazaki Hayao
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Ĝo HISAIŜI (Joe Hisaishi)
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo • Ora Urso • Animation Kobe Theatrical Film Award
IMDb
vdr

La vojaĝo de Ĉihiro (japane: 千と千尋の神隠し [sen to ĉihiro no kamikakuŝi], laŭvorte: La mistera malapero de Ĉihiro kaj Sen) estas japana animacia filmo de la fama reĝisoro Hajao MIJAZAKI, kreita en Studio Ghibli, distribuita de Toho kaj premierita en la jaro 2001. La muzikon komponis Ĝo HISAIŜI.

Ekde ĝia premiero, okazinta la 20-an de julio 2001, la filmo atingis grandan sukceson en Japanio kaj ankaŭ ekster ĝi. Ĝi akiris pli ol 30.000.000.000 enojn nur en sia devena lando, t.e. 229 milionoj da usonaj dolaroj.[1]

La filmo ricevis la Oran Urson de la Berlina Filma Festivalo en 2002 kiel Plej bona filmo de la jaro, kaj en 2002 ĝi ricevis ankaŭ la Akademian Premion ("Oskaro") kiel Plej bona animacia filmo. Laŭdita de kritiko kaj publiko, oni konsideras ĝin kiel unu el la plej bonaj animaciaj filmoj el la mondo.[2]

Ekzistas esperantlingvaj subtekstoj por ĉi tiu filmo, fare de Patrick Oudejans.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La knabino Ĉihiro kune kun siaj gepatroj aŭtomobile devojiĝas en arbaro kaj alvenas al mistera tunelo, kiun ili piede transiras kaj tuje troviĝas en magia lando. El la malmodereco de la gepatroj sekvas, ke ili baldaŭ transformiĝas en porkojn. Nur Ĉihiro povas savi ilin, kaj por tio ŝi devas esti kuraĝa kaj labori en la magia banejo regata de sorĉistino Jubaba, kien iras dioj, fantomoj kaj monstroj por bani sin.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉihiro Ogino / Sen (japane: 荻野千尋 [Ogino Ĉihiro]/ 千 [Sen])
La 10-jaraĝa Ĉihiro klopodas por savi siajn gepatrojn, ŝi estas la protagonisto de tiu filmo.
  • Akihiko Ogino (japane: 荻野明彦 [Ogino Akihiko])
La 38-jaraĝa patro de Ĉihiro.
  • Jumiko Ogino (japane: 荻野悠美子 [Ogino Jumiko])
La 35-jaraĝa patrino de Ĉihiro.
  • Haku (japane: ハク [Haku]) / Kohakunuŝi Nigihajami (japane: ニギハヤミ コハクヌシ [Nigihajami Kohakunuŝi])
Mistera 12-jaraĝa knabo, kiu vivas duoblan vivon kiel homo kaj kiel drako.
  • Kamaĝi (japane: 釜爺 [kamaĝii])
Stranga maljunulo kun ses brakoj. Li helpas Ĉihiro-n dirante, ke li estu ŝia avo.
  • Lin (japane: リン [Rin])
Ŝi laboras en la magia banejo "Aburaja". Unue indiferenta, poste ŝi amikiĝas rapide kun Ĉihiro.
  • Jubaba (japane: 湯婆婆 [Jubāba])
Posedanto de la banejo "Aburaja" kaj danĝera sorĉistino.
  • Zeniba (japane: 銭婆 [Zen-ība])
La bonkora ĝemela fratino de Jubaba.
  • Senvizaĝulo (japane: カオナシ [Kaonaŝi])
Danĝera fantomo, kiu nutras sin per la emocioj de aliaj vivaĵoj.
  • Ju-birdo (japane: 湯バード [Ju-bādo])
Magia birdo kun homa kapo simila al la kapo de Jubaba.
  • Bo (japane: 坊 [Bō])
Granda filo de Jubaba kun la aspekto de bebo.
  • Kaŝira (japane: 頭 [Kaŝira])
Tri vivantaj kapoj sen korpoj, kiuj povas salti. Servantoj de Jubaba.

Traduko de la titolo[redakti | redakti fonton]

La esperanta titolo La Vojaĝo de Ĉihiro devenas el la franca aŭ la hispana titolo.

La originala titolo Sen to Chihiro no Kamikakushi estas malfacile tradukebla al fremdaj lingvoj. Ĉar tiuj, kiuj ne scipovas la japanan lingvon, ne povas kompreni ke "Sen" (千) estas la nomo, kiu estas ellasita el "Ĉihiro" (千尋). "Sen" (千) estas la unua vorterosigno de "Ĉihiro" (千尋). Do "Sen" kaj "Ĉihiro" estas sama persono. La nomo "Sen" (千) estas tiu, kiun Jubaba donis al Ĉihiro, rabinte ŝian veran nomon por regi ŝin.

Aldone, "kamikakuŝi" (神隠し, laŭvorte: dio/spirito-kaŝejo) estas etna termino en japana mondbildo. Ĝenerale oni uzas ĝin por subita malapero de virinoj aŭ infanoj dum antikva epoko, kaj ankaŭ en moderna epoko fojfoje. En antikva epoko, oni konsideris, ke dio (神 [kami]), spirito, demono, tengu, jamambavulpo kaŭzas tiujn fenomenojn. Tial la titolo de tiu filmo ege varias en kelkaj lingvoj, kaj iuj titoloj intence ne tradukas kamikakuŝi:

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvo Titolo Signifo
angla Spirited Away Forkaptita de spiritoj
ĉeĥa Cesta do fantazie Vojo en la fantazion
dana Chihiro og heksene Ĉihiro kaj la sorĉistinoj
eŭska Chihiroren bidaia La vojaĝo de Ĉihiro
franca Le voyage de Chihiro La vojaĝo de Ĉihiro
germana Chihiros Reise ins Zauberland (La) vojaĝo de Ĉihiro en sorĉitan landon
hebrea המסע המופלא La magia vojaĝo
hispana El viaje de Chihiro La vojaĝo de Ĉihiro
itala La città incantata La sorĉita urbo
korea 센과 치히로의 행방불명 (La) malapero de Sen kaj Ĉihiro
normĉina 千與千尋 (tradicia skribo) / 千与千寻 (simpligita skribo) Qiān [=Sen] kaj Qiānxún [=Ĉihiro]
portugala A viagem de Chihiro La vojaĝo de Ĉihiro
rusa Унесённые призраками Forkaptita de spiritoj

Libroj[redakti | redakti fonton]

En 2001 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvin-voluma filmkomikso pri La vojaĝo de Ĉihiro eldonita de Tokuma Shoten.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]