La vojo (poemo)
El Vikipedio
La Vojo estas poemo de L. L. Zamenhof, presita en la numero junio-julio 1896 de Lingvo Internacia, en kiu Zamenhof aludis al la ĵus venkitaj malfacilaĵoj ("voĉdono en 1894" kaj ĉeso de _La Esperantisto_).
La poemo estis muzikigita de Ĝanfranko kaj prezentita kiel unu el la eroj de la samtitola kasedalbumo La Vojo eldonita de la nuova frontiera (la nova limo) en 1977.
Kritiko [redakti]
Laŭ Behrendt, tiuj «vortoj »« havos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por Esperanto.»[1]