Labaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monogramo de Kristo
Labaro ĉe la konsula simbolo de Probo.

La labaro (en latino: labărum-i; en greka: λάβαρον, lábaron) estis standardo uzita de la romiaj imperiestroj. Ŝajne jam la grekoj uzis standardon de figuro simila al labaro, nome vexillum. La labaro estis uzata ekde la epoko de la imperiestro Adriano, tamen, kiam Konstantino abandonis paganismon modifis la labaron anstataŭante la Jupiteran Aglon per la Krismonomonogramo de Kristo.

La labaro en tempo de Konstantino konsistis el longa lanco aŭ pik-stango kies stangeto estis orumita trapasata pinte per ŝovelilo, formante ian krucon. Supre estis brila krono el oro kaj juveloj meze de kiu videblis la monogramo de Kristo formita de la du greklingvaj komencaj literoj nome X kaj P (Ĥio kaj Ro) de tiu nomo (χριστóς) tiele ke la lasta estu meze de la unua. Krome kutime estis ambaŭflanke la du literoj alfo kaj omego, unua kaj lasta de la greka alfabeto. El traŝpalo pendis kvadrata tolaĵo el purpuro bordita el oro kaj ornamita per juveloj, meze de kiu estis aglo bordita el oro, en kies loko Konstantino metigis la monogramon de Kristo.