Labial-velaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

Labial-velaroj (aŭ lipo-velaj konsonantoj aŭ pleonisme Labial-velaraj konsonantoj) estas konsonantoj duoble artikulaciataj ĉe la velo kaj la lipoj. La termino "labialvelara konsonanto", nomas ankaŭ la labialigitaj velaroj, kiaj la (anglalingva) alproksimanto [w].

Transskribado kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Por transskribi tiujn sonojn, oni fojfoje uzas ligaturojn anstataŭ digrafojn kun ligstango:

Labial velars.png

Notu ke kvankam tiaj simboloj facile kompreneblas, ilin ne sankciis la IFA, kaj por ili mankas kodaĵoj en Unikodo. Ili tamen tiel specifigeblas kiel tiparo de OpenType montras digrafojn gb kaj kp.


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
k͡p senvoĉa labial-velara plozivo Logba (lgg) ò-kpàyɔ̀ [ò-k͡pàjɔ̀] 'dio'
g͡b voĉa labial-velara plozivo Evea Ewegbe [ɛβɛg͡be] 'la Evea lingvo'
ŋ͡m labial-velara nazalo Vjetnama cung [kuŋ͡m] 'sekcio'


Por ilin prononci, provu diri [k, g, ŋ], sed fermu la lipojn kvazaŭ por [p, b, m]. Tiam ellasu ĝuste kiel por tiuj sonoj. Notu ke dum po 90% de la okludado (aerfluŝtopado) samtempas, la komenciĝo de la velaro okazas iomete antaŭ tiu de la labialo, kaj la ellaso de la labialo okazas iomete post tiu de la velaro, tiel ke la antaŭe veninta vokalo sonas kvazaŭ ĝin sekvas velaro, dumke la poste venonta vokalo sonas kvazaŭ ĝi sekvas labialon. Do la ordon de la simboloj en k͡p kaj g͡b motivas la fonetikaj detaloj de tiuj sonoj.

Pravigo[redakti | redakti fonton]

Tiuj sonoj klare estas apartaj ununuraj konsonantoj prefere al konsonantaj aglomeroj. La Eggon-a lingvo (ego), ekzemple, kontrastigas tiujn eblaĵojn, kun /bg/ kaj /gb/, ambaŭ el kiuj estas distingaj de /g͡b/. Ignorante tonon, ni havas:


Sola konsonanto Du-konsonanta sekvenco
pom pisti kba fosi
abu hundo bga batadi, mortigi
aku ĉambro ak͡pki stomako
gom rompi g͡bga mueli
k͡pu morti kpu genui
g͡bu alveni gba dividi


Okazado[redakti | redakti fonton]

Vere duoble artikulaciataj labial-velaroj troviĝas kiel plozivoj kaj nazalaj haltoj en la plejmulto de la lingvoj de okcidenta kaj centra Afriko, kaj estas relative komunaj en la orienta finaĵo de Nov-Gvineo. Ili inkluzivas la sonojn [k͡p, g͡b, ŋ͡m]. La jelaa ("Yélî Dnye") de la insulo Jelao ("Rossel Island"), Papuo-Nov-Gvineo, havas kaj labial-velarajn kaj labial-alveolarajn konsonantojn. Labial-velaraj senvoĉaj plozivoj kaj nazaloj troviĝas ankaŭ en la vjetnama, kvankam nur vortfine.


Labial-velaraj plozivoj troviĝas ankaŭ kiel ejektiva [k͡p’] kaj imploda [ɠɓ] (la ligstango estas forigita ĉi tie por legebleco). Eble estas labial-velaraj alproksimantoj en lingvoj kia la japana; vidu la artikolon labiovelara konsonanto.

La solaj aliaj labial-velaraj konsonantoj estas la velaraj bilabialaj klaketoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]