Labirinto (ludilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda publika versio de Labirinto

Labirinto estas speco de ludilo, nome de veturpuzlo, por ludado postulanta fizikan lertecon.

Ĝi konsistas plej ofte el plata kesto entenanta horizontalan ebenaĵon ĉirkaŭitan de muretoj, sur kiu estas muretoj labirinte aranĝitaj, kaj inter la muretoj — truoj aŭ aliaj bariloj. Ĉion tion ĉi kompletigas ekzemple globeto aŭ pilketo, kiu komence estas en iu difinita loko sur la ebenaĵo. Por gajni la ludon, oni devas per klinado de la ebeno alkonduki la globeton al alia difinita loko sur la ebeno, ne lasinte ĝin fali antaŭe en iun truon.

Negranda versio de Labirinto kun elirklinaĵo.

Almenaŭ en kelkaj versioj globeto falinta en truon elkondukeblas el la malsupra parto de la kesto laŭ klinita tabuleto, kiu estas la komenca punkto de la ludo.

Estas multaj aliaj variantoj de la sama skemo.