Labirinto Miró

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Labirinto Miró (katalune: Laberint; france: Labyrinthe) estas aro da skulptaĵoj kaj ceramikaĵoj realigitaj inter 1961 kaj 1981 de Joan Miró laŭ mendo de Marguerite kaj Aimé Maeght por la Fondaĵo Maeght en Saint-Paul-de-Vence. Dissemitaj en ĝardeno kun teraso kaj vido al maro, la labirinto estas promenejo en la revo de la artisto, kun ties fantazio kaj humuro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la 1960-aj jaroj, Miró aktive partoprenis en la granda projekto de Aimé kaj Marguerite Maeght kiuj establis sian fondaĵon en Saint-Paul-de-Vence. La paro, inspirita de la vizito al ateliero de la pentristo en Cala Major, komisiis la saman arĥitekton — Josep Lluís Sert — por la konstruo de konstruaĵo kaj aranĝo de ĝardenoj. Aparta spaco estis rezervita al Miró. Post longa meditado, tiu ĉi dediĉis sin al sia Labirinto. Li kunlaboris kun Josep kaj Joan Artigas por la realigo de ceramikaĵoj, kaj kun Sert por la koncepto de la tutaĵo[1]. La monumentaj verkoj de la labirinto estis speciale kreitaj por la fondaĵo. En la irvojo desegnita de Josep Lluís Sert, Miró unue konceptis maketojn kiuj poste estis realigitaj el cemento, marmoro, fero, bronzo kaj ceramiko[2]. El tiu aro da skulptaĵoj, La Forkego kaj La Disko troviĝas inter la gravaj. La unua estis realigita en 1963 (bronzo, 507x455x9 cm) kaj la dua en 1973 (ceramiko, 310 cm de diametro).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dupin, Jacques. (1961 kaj 1993) Miró (france). Flammarion. ISBN 2-08-011744-0.
  • Prat, Jean-Louis. (2001) Métamorphose des formes catalogue de la fondation Maeght (france). Fondation Maeght, en collaboration avec Sucessió Miró-Adagp. ISBN 2-900923-24-7.
  • Maldiney, Henri. (1961) La Fondation Maeght à Saint-Paul Derrière le miroir (france), p. 148.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dupin, 1961 kaj 1993, paĝo 320
  2. Prat, 2001, paĝo 236

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Labyrinthe (Miró) en la franca Vikipedio.