Labora etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Labora etiko estas filozofia taksado de la rolo de laboro en socia vivo. Kun ĝi interrilatas la sinteno de laboranto al sia agado.

Post mezepoko eblas distingi inter pluraj realaj formoj de labora etiko, kies plej konata estas la protestantisma labora etiko. Antaŭe, inkluzive de mezepoko, laboro estis, precipe en la kristana mondo, konsiderata kiel nura peno aŭ eĉ puno. En antikva eŭropa filozofio nur stoikismo laŭdis laboron. La ordeno benediktana elektis la devizon ora et labora (latine: preĝu kaj laboru) kaj per tio kreis respekton al laboro.

Socialismo postulas tian respekton por homoj, kies sola kapitalo estas ilia laborkapablo. Pro tio socialismo postulas rajton je laboro. Tiun postulon komentis Paul Lafargue en 1883 per sia verko pri "la rajto je maldiligenteco" (Le droit à la paresse). La unua prezidento de Germanio, Theodor Heuss, kaj la germana kanceliero Gerhard Schröder publike citis tiun esprimon.