Laborista Esperanto-movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Laborista Esperanto-movado - en kelkaj landoj iam eĉ pli multnombra ol la neŭtrala - ekestis kun la celo utiligi praktike esperanton por la celoj de la laborista movado, t.e. ĉefe batalo kontraŭ la kapitalismo. Ĝi ne estas nur kaj striktasence politika movado, sed ankaŭ kultura kaj kleriga. Nuntempe la ĉefaj aktivaj laboristaj esperanto-asocioj je tutmonda nivelo estas, striktasence, SAT kaj IKEK, kaj vastasence MAS.

Historio

Bazita sur artikolo el Enciklopedio de Esperanto:

Laborista movado. Se la maloportuno de la multlingveco kaj la bezono pri int. lingvo estas sentata de la laborantoj sur la kampo de scienco, komerco kaj trafiko, kiu kutime posedas kelkajn fremdajn lingvojn, des pli forte sin trudas la neceso de tutmonda interkomprenilo al la agantoj en la lab. movado, kies plimulto ĝenerale ne scias iun fremdan lingvon krom sia gepatra. Estis plejparte simplaj laboristoj, eĉ sengramatikuloj, kiuj la unuaj ekkonsciis pri la valoro de E, kun granda peno proprigis al si la lingvon kaj pionire laboris por ĝia disvastigo.

Antaŭ la unua mondmilito

Fondo de lokaj grupoj

La unuaj lab. E grupoj fondiĝis en 190508 en Hago, Hamburgo, Munkeno, Parizo, Stokholmo kaj aliaj lokoj. En Britio stariĝis en 1907 Brita Ligo de E-istaj Socialistoj, sed ŝajne ne estis lokaj grupoj. En 1911 fondiĝis lab. E Asocioj (LEA-oj), en Ĉeĥoslovakio, Germanio kaj Nederlando. Aperis naciaj gazetoj Antaŭen (Germ.), Arbeider-E-ist (Ned.), Kulturo (Ĉeĥosl.) kaj Le travailleur E-iste (Francio). Jam pli frue aperis int. organo por lab. E-istoj. Paul Berthelot (ps. de Paul Berthelot) iniciatis ĝin, eldonante en 1906 Rondirantan Folion por la kreado de tutmonda Socia Revuo. Sekve de ĉi tio kaj laŭ decido de la Ruĝula Kongreseto en Genève 1906, eliris en jan. 1907 la unua n-ro de monata gazeto Int. Socia Revuo“. Redaktoroj estis: Fi-Blan-Go (ps. de Fernand BLANGARIN) 1907–09, J. L. Bruijn 191011 kaj W. Nutters, 191214. Multan laboron por ĝi faris ankaŭ R. Louis, 1907–09. Okazis kelkfoje, ke en la lasta parto de la jaro ne plu estis sufiĉe da mono kaj oni povis aperigi nur unu n-ron en 2 aŭ 3 monatoj, sed en 1912–13 la abonantaro jam estis pli ol 600 en preskaŭ 20 landoj; legantoj kaj kunlaborantoj troviĝis eĉ en la cara Ruslando. En la eldonejo de ISR aperis en 1912–14 serio da verketoj de Berthelot, FERRI, Domela Nieuwenhuis, Kropotkin, Lassalle, Liebknecht, London, Staniŝiĉ kaj V. Hugo; gravan traduklaboron faris D. Ivanski kaj W. Nutters. Pro la militeksplodo en 1914 ISR ĉesis aperi. (En 1920 Nutters klopodis revivigi la revuon, sed li sukcesis aperigi nur 6 numerojn).

Unua tutmonda organizo

Organizo tutmonda stariĝis en 1906.

Poŝtkarto desegnita de Rodo por la Unua Laborista Esperanto-Kongreso en 1914, kiu ne okazis.

Ĝi estis la Int. Asocio Paco-Libereco, poste nomata Liberiga Stelo. Ĉefaj aktivuloj: Fi Blan Go kaj R. Louis; celoj: batali kontraŭ militismo, kapitalismo ktp., disvastigi E-n ĉe internaciistoj, liberecanoj, socialistoj ktp. La asocio eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭ militismo, patriotismo kaj religio; ĉi tiuj verketoj estis la unuaj lab. E eldonaĵoj. Tamen la asocio, kiu akceptis kiel membrojn nur personojn kaj lokajn grupojn, ne trovis multe da adeptoj ekster Francujo. La ĉeĥa kaj germana LEA-oj ellaboris du diferencajn projektojn de int. organizo; ambaŭ celis kun igi la LEA-ojn en lab. E kongreso, kiu pritraktus la problemon kaj kiu okazus samtempe kun la U. K. en Paris, 1914, ne efektiviĝis. Jam pli frue ĉe la U. K. en Genève, Cambridge, Antwerpen, Kraków kaj Bern, la lab. partoprenantoj aranĝis apartan kunvenon, t.n. ruĝulan kongreseton. Ĉi tiuj ebligis konatiĝon kaj interŝanĝon de spertoj, sed ne havis praktikajn rezultojn. En 191l UEA klopodis starigi lab. fakon, sed ne sukcesis. Ĝenerale la lab. E movado ĝis l914 laboris ĉefe por E.
Kelkaj el la agantoj sur int. kampo ankoraŭ ne nomitaj: P. Asselin, G. Bastide, E. Chapelier, (mortis en 1933), N. P. Evstifejev, E. Hakanson (mortis en 1907), J. Hoyle, H. Hyams (Tagulo), D. A. Klaĝin (mortis en 1929), W. Padfield, A. Panlou, E. Parker, V. Richard, Sifo (eldonis: La voĉo de la popolo, en ĉina kaj E lingvoj, mortis en 1915), W. Thielking.

Post la unua mondmilito

Fondiĝo de SAT

vidu ankaŭ la artikolon pri Historio de SAT

Apero de skismaj asocioj

Fakaj laboristaj asocioj

Persekutoj en reakciaj aŭ faŝismaj landoj

La Hispana Interna Milito

Persekutoj en Sovetunio

Dum la dua mondmilito

Dum la malvarma milito (1945-1991)

Dum SAT estis malpermesita, aŭ tre malbone konsiderata en landoj de la soveta bloko, krom en Jugoslavio, kie ĝi okazigis plurajn kongresojn, aperis en tiuj landoj esperanto-asocioj, kiuj deklaris sin laboristaj, kaj agadis ĉu kadre de la "neŭtrala movado", ĉu kadre de MEM (Mondpaca Esperantista Unuiĝo). IKEK estis starigita fare de aŭstraj komunistaj esperantistoj en 1974.

Post la disfalo de Sovetio

MEM rapide malaperis, same kiel multaj orienteŭropaj asocioj, kiuj ne plu ricevis ŝtatan subtenon. SAT kaj IKEK plu ekzistas, dum MAS naskiĝis en la jaro 2005, kiel konsekvenco de ideoj esprimitaj en la artikolo aperinta en Le Monde diplomatique en Esperanto "Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo"